|
Bonvenon al nia mondo - Välkommen till vår värld - |
|

La akademianoj, kiuj ĉeestas la UK en 2006
La Akademio de Esperanto konsistas el 45 personoj, kiuj kontrolas la evoluon de la lingvo kaj donas konsilojn pri lingvaj demandoj.
Nova kandidato al la Akademio devas esti proponita de kvin akademianoj el 3 diversaj lingvaj grupoj. Oni elektas la akademianojn por 9 jaroj. Ĉiun 3an jaron oni elektas/reelektas 15 akademianojn.
Gravas memori, ke konsilo de la Akademio ne estas leĝo. Ĝi estas nur – konsilo.
La akademianoj ĝenerale kunvenas dum la Universalaj Kongresoj (UK). Tie ili havas fermitajn kunvenojn, kaj poste ankaŭ kunvenojn por la publiko.
Dum la cetera parto de la jaro ili inter-komunikas per leteroj, aŭ nuntempe, kompreneble, ĉefe per ret-mesaĉoj.
Dialogo (post malfermita kunveno en Universala Kongreso)
(Nova kongresano (NK) kaj sperta kongresano (SK) staras ekster la salono)
|
| SK | Kion vi pensas pri la kunveno? |
| NK | Ĝi estas tre interesa. Mi ege ĝojas, ke mi venis. |
| SK | Ĉu tio estas la unua fojo, ke vi vidis la Akademion de Esperanto? |
| NK | Jes, certe. Ĉu ankaŭ estas via unua fojo? |
| SK | Tute ne. Estas la 3a aŭ 4a fojo. Mi ne bone memoras. Kio estis laŭ vi la plej interesa parto de la kunveno?
|
| NK | La afero pri proponoj de novaj vortoj. La akademianoj havas la firman sintenon, ke oni ne devas proponi novajn vortojn. Oni devas nur ekuzi ilin, ekzemple okaze de nova invento. |
| SK | Jes, sed tio ne signifas, ke oni ne povas erari. Laŭ mi, oni unue devas lerni sufiĉe bonan Esperanton. Post tio, oni povas proponi" aŭ inventi novajn vortojn, ekz. kiam oni skribas leterojn al amikoj aŭ leterojn aŭ artikolojn al gazetoj. |
| NK | Jes, vi pravas. |

Vortklarigoj
|
| UK | Universala Kongreso; monda kongreso de la Esperanto- Movado. |
| evoluo | pasi tra diversaj ŝanĉoj. |
| konsili | diri sian opinion; diri ion por ke alia homo faru ion. |
| proponi | doni konsilon; sugesti. |
| elekti | voĉdoni; preferi unu anstataŭ alian. |
| leĝo | skribaĵo, kiu priskribas, kion oni rajtas fari kaj precipe ne rajtas fari. |
| publiko | homoj; spektantoj; aŭskultantoj. |
| salono | ĉambro. |
| ekuzi | komenci uzi. |
| invento | la televido, la aŭtomobilo kaj la komputilo estas gravaj inventoj. |
| erari | fari ion malbone/malĝuste. |
Demandoj
|
| 1. | Kiom da personoj havas la Akademio? |
| 2. | Por kiom da tempo ili estas elektitaj? |
| 3. | Kiel oni povas fariĝi akademiano? |
| 4. | Kio estas laŭ vizitanto NK la plej interesa afero de la kunveno? |
| 5. | Ĉu oni devus sendi proponojn de novaj vortoj al la Akademio? |
| 6. | Ĉu ekzistas simila akademio pri via nacia lingvo? |