Bonvenon al nia mondo -
Watakusi-tati-no sekai-e yo^koso!

17. La Amikeco
Interreta gazeto por junuloj el
Vjetnamio, Koreio, Japanio kaj Ĉinio.

La Amikeco estas gazeto por gejunuloj en la reto el Koreio, Japanio, Vjetnamio kaj Ĉinio. La redaktoroj venas el ĉi tiuj 4 landoj, sed kompreneble, homoj en la tuta mondo rajtas legi la gazeton. Kaj malgraŭ tio, ke ĝi estas farita de gejunuloj por gejunuloj, ankaŭ homoj, kiuj ne plu estas junaj, povas kaj rajtas legi ĝin.

Gejunuloj el Koreio, Japanio kaj Vjetnamio havis renkontiĝon en Vjetnamio. Ili deziris fari ion precipe por junaj homoj en ĉi tiuj landoj, kaj ili do decidis fari retgazeton. La unua eldono aperis en februaro 2004. Ekde la 3a numero ili komencis kunlabori kun Ĉinio.

La Amikeco estas bona ekzemplo de verŝajnaj estontaj gazetoj en la interreto.

Unu el la kontribuaĵoj de la Amikeco estas receptoj kiel fari manĝaĵojn. Xiao Xueling, kies Esperanta nomo estas "Spirita" faris jenan recepton:

Recepto el Ĉinio: La babakuko
(nur iomete ŝanĝita el la originala teksto de la Amikeco)

Mi kuiris la Rostitan Rizaĵon lastafoje. Ĉu ĝi bongustas? Ĉinaj manĝaĵoj estas diversaj. Ĉi-foje mi montras kiel kuiri la babakukon. Forgesu fromaĝon kaj ŝinkon, ktp. Vi nur bezonas farunon, askalonon, ovojn, akvon, oleon kaj salon.

Do, komencu:


1. Metu farunon en ujon.
2. Enigu iom da akvo kaj miksu ĝis pasto.


3. Enigu akvon refoje por dilui la paston.
4. Metu ovojn kaj miksu.


5. Tranĉu askalonon, metu en la ujon kaj miksu ĝin.
6. Aldonu salon.


7. Prenu fritilon kaj enmetu iom da oleo.
8.Kiam la oleo estas varma, enmetu grandan kuleron de la miksaĵo


9. Kiam ĝi formiĝas, renversu ĝin.
10. Elprenu ĝin, kiam ĝi estas kurita.


11. MANĜU ĝis vi estas sata.

(Spirita, Xiao Xueling, la aŭtorino de la recepto, estas 14-jara ĉina knabino)

Vortklarigoj

gejunuloj junas homoj de ambaŭ seksoj; junuloj kaj junulinoj.
malgraŭ spite.
estonta futura.
kontribui doni sian parton al komuna laboro.
kuiri fari manĝaĵon.
bongustas kiam oni vere deziras manĝi la manĝaĵon ĝi
ĉi-foje ne lastafoje, ne la venonta fojo, sed ĉi-foje.
ŝinko viando de certa parto de porko.
faruno f. estas farita el greno en muelilo.
askalono ŝaloto; speco de cepo.
La latina nomo estas Allium ascalonicum.
dilui pli kaj pli granda enhavo da akvo. maldensigi ion, ekzemple per akvo.
miksi kunmeti du aŭ pli likvaĵojn (k.s.).
kulero ilo por preni likvaĵon.
renversi turni unu flankon al la alia.
sata kiam oni ne plu deziras manĝi.