|
|
Bonvenon al nia mondo - Wilkommen zu unser Welt Welcome to our world - Bienvenu dans votre monde - Välkommen till vår värld - Velkommen til vor verden - Tikilluaritsi uatsinni - Tervetuloa maailmaamme - Vítejte v nasem světě - Vitajte v našom svete! Velkommen til vår verden - Benvenuti nel nostro mondo Chào mùng thê giói cùa chúng ta - Velkomin í okkar heim - Tere tulemast meie maailma - Bienvenido a nuestro mundo - Watakusi-tati-no sekai-e yo^koso - Üdvözöljük világunkban! Baruh^haba leolamenu - Boruh^habo in undzer velt Welkom in onze wereld - Bun venit in lumea noastra Aamaader duniyaay saagato jaanaai - Be donjaje ma hxosx amadid Uri segyee osin gosol huanyong hqpnida -Maa lokaaniki svaagatam Hamaare duniyaa me svaagat - Witajcie w naszym swiecie Miresevini ne boten tone - Dünyamıza hoş geldýnýz! Bem-vindos ao nosso mundo! - Καλωσηρθατε στον κóσμο μας ! Sveiki atvyke i musu pasauli! - Ласково просимо до нашего свiту! Selamat datang di dunia kita! - Dobrdosli na nasem svijetu! Лобро пожаловать в наш мир! - Huan-ying Lai-dao Wo-men de Shi-jie. Dobro dosli u moj svijet - Добро дошпи у наш Свет Добредоjдовте во нашиот свет! |
Antaŭparolo |
Ĉi tiujn paĝojn oni povas konsideri kiel respondon al la oftaj demandoj: Esperanto! – Ĉu ĝi ne estas morta lingvo? En kiu angulo de la mondo oni povas uzi ĝin?Laŭ mi la celgrupo de ĉi tiuj paĝoj estu sufiĉe ampleksa. Povas uzi ĝin memstudantoj same kiel klasoj, kaj rilate al nivelo daŭrigantoj kaj eĉ preskaŭ - komencantoj.
En ĉiuj cirkonstancoj la intenco estas ke oni uzu ĝin kune kun alia lernolibro. Tial ĝi ne enhavas tradiciajn lingvajn ekzercojn.
Aŭ oni povas uzi ĝin nur kiel legolibron.
Por faciligi la legadon kunmetitaj vortoj estas, je la unua mencio/apero, ofte skribita kun streketo (-), ekzemple: inter-reto – interreto. Sammaniere loknomoj estas je la unua apero/fojo/mencio ofte skribita en la nacia formo kaj poste en la esperantigita formo, ekz: Rotterdam – Roterdamo.
Kiel antaŭe menciite la libro celas montri – ne la eblan estontan idealan uzon de la lingvo, pri kiu ĝia kreinto revis – sed la nunan uzon. Espereble oni povas uzi Esperanton en pliaj cirkonstancoj. Problemo verki libron pri nunaj aferoj estas, ke parto de la enhavo estos baldaŭ ne-aktuala. Tiuj partoj do funkcios kiel historio. Kaj cetere tiaj partoj eble povas inspiri estontulojn revivigi la historion.
Bonan legadon deziras al vi
Bent Jensenius