|
Bonvenon al nia mondo Uri segyee osin gosol huanyong hqpnida! |
|
Babilejo
15. Verda Domo de Arizono
La ŝtato Arizono en Usono havas dum la jaro 300 tagojn kun blua ĉielo. Ĝi estas bona ejo por Esperanto-domo, kiu lokiĝas en la koro de la urbo Phoenix, la ĉefurbo de la ŝtato. La Verda Domo situas nur 10 minutojn de la flug-haveno kaj la bus-haltejo troviĝas rekte antaŭ la pordo.
La estro de la domo petas, ke oni kontaktu ilin fakse, telefone, rete aŭ letere antaŭ la vizito por interkonsenti pri la daŭro de la restado kaj la kondiĉoj de tranoktado.
Vi ne rajtas fumi en la domo, kaj vi ne povas kunporti bestojn.
Proksime al la Verda Domo vi povas viziti best-ĝardenon, grimpi montojn, promeni ĉirkaŭ lagoj kaj kapti fiŝojn.
Kaj vi povas viziti unu el la grandaj mirindaĵoj de la tero: "Grand Canyon", valo kiu estas 350 km longa, 900-1.500 m profunda kaj 6-30 km larĝa.
Naĝejo...kaj...Piknikejo
Dialogo
(Usonano (U), kanadano (K) kaj hispano (H) vizitas la Grandan Kanjonon).
|
| K | Kiel bela pejzaĝo. |
| H | Jes, aspektas, ni troviĝus sur alia planedo. |
| U | Estas pensige, ke ĉi tiu pejzaĝo estas formita de la rivero dum
milionoj da jaroj. |
| K | Preskaŭ nekredeble. |
| H | Ĉu ĉi tiu estas la unua fojo, ke vi vidas la Grandan Kanjonon? |
| U | En realo, jes. Kompreneble mi multfoje vidis ĝin en filmoj en la kinejo kaj en la televido. Multaj filmoj de vakeroj estas filmataj ĉi tie. |
| K | Oni ankaŭ faris kelkajn filmojn pri ekster-teranoj kaj vojaĝantoj al aliaj planedoj ĉi tie. |
| H | Ĉu vi ankaŭ vojaĝas tra la lando? |
| K | Ne, mi ĵus partoprenis en NASK. |
| H | Kio estas tio? |
| K | NASK estas mallongigo de Norda Amerika Somera Kursaro. Estas la tria fojo, ke mi partoprenis. |
| H | Ĉu vi ankau partoprenis en NASK? |
| U | Ne, mi loĝas prokzime al Arizono. Mi nur vizitas la Verdan Domon. |
| K | Kion vi faras en tiu ĉi lando? |
| H | Kiel mi diris, mi travojaĝas la landon. Mi uzas la Pasportan Servon. |
| K | Ĉu troviĝas multaj gastigantoj en Usono? |
| H | Sufiĉaj. Ĉirkaŭ 70 personoj aŭ familioj ofertas sian domon al vi. Kaj ili loĝas en multaj diversaj urboj. |
| U | Ŝajnas ke vi ambaŭ konas mian landon multe pli bone ol mi. |
| H | Vi devus fari similan vojaĝon. Usono estas granda kaj interesa
lando. Kaj la gastigantoj estas tre gastigemaj. |
| U | Sed mi ne povas fari tion. |
| H | Kial ne? |
| U | Mi estas usonano. Mi ne povas uzi Pasportan Servon en mia propra lando. |
| H | Certe vi povas. |
| K | Mi ankaŭ trovas tion iomete stranga afero uzi la Pasportan Servon en Usono. |
| H | Tio tute ne estas stranga. La gastigantoj rajtas malakcepti vin, se ili nur volas gastigi eksterlandanojn. |
| U | Eble vi pravas. |
Konata Esperanto-simbolo
La ret-adresoj de la Verda Domo estas:
Poŝto = klaku = AngelinaTA@aol.com
http://verdadomo0.tripod.com
|
Vortklarigoj
| ejo | loko |
| koro | organo, kiu transportas sangon tra la korpo; centro. |
| flughaveno | ejo, kien oni iras por vojaĝi per flugmaŝino. |
| bushaltejo | ejo sur la strato, kie oni povas eniri kaj eliri la busojn. |
| estro | persono, kiu direktas kaj gvidas. |
| interkonsenti | esti en konkordo; samopinii. |
| daŭro | tiom da tempo kiom oni bezonas; pli-malpli longa tempo. |
| restado | loĝi dum kelka tempo. |
| tranoktado | dormi dum la nokto. |
| valo | granda spaco inter du montoj. |
| pejzaĝo | teritorio, kiun oni vidas dum vojaĝo. |
| planedo | Tero, Marso, Venuso kaj Saturno estas planedoj. |
| kinejo | publika ejo, kie oni eniras por vidi filmojn. |
| vakero | angle: cowboy. |
| eksterterano | estaĵo el alia planedo en la universo. |
| mallongigo | eta formo de vorto. |
|
Demandoj
| 1. | Kio estas la Verda Domo? |
| 2. | Ĉu estas facile iri al la Verda Domo? |
| 3. | Kiel kaj kial oni devas kontakti ilin antaŭ la vizito? |
| 4. | Kion oni povas fari en la urbo aŭ ŝtato? |
| 5. | Kio estas la Granda Kanjono? |
| 6. | Kion faras la kanadano en Usono? |
| 7. | Kion faras la hispano en Usono? |
| 8. | Ĉu vi opinias, ke la usonano facile povas uzi Pasportan Servon en sia
propra lando? |