Bonvenon al nia mondo
Tere tulemast meie maailma! -*- Selamat datang di dunia kita! -

19. Travivaĵo sur du radoj

BEMI estas asocio, kiu aranĝas karavanojn por biciklistoj, kiuj parolas Esperanton. Ĉi tiuj karavanoj okazas en Norda kaj Suda Ameriko, Eŭropo kaj Azio.

Oni faras planon de urbo al urbo. En ĉi tiu maniero novaj biciklistoj povas aliĝi sur la vojo. Partopreni en karavano estas senpage. Oni povas esti membro de BEMI, sed ĝi ne kolektas kotizon. Tamen la organizaĵo dankeme akceptas donacojn.

Oni diras, ke novuloj/komencantoj eĉ povas malkovri Esperanton sur la vojo.

La plej granda karavano kun pli ol 100 biciklistoj okazis en 1984, de suda Germanio tra Aŭstrio ĝis la orienta parto de Hungario.

Survoje oni ofte tranoktas ĉe gastigantoj de Pasporta Servo.

Ŝajnas, ke karavanoj estas aparte popularaj en landoj, kie estas malfacile vojaĝi sola.

Dum kelkaj karavanoj oni iras parte per bicikloj kaj parte per trajno, ekzemple dum longa tempo de pluvo. En kelkaj landoj oni eĉ povas preni la biciklon en la kupeon de la trajno.

Okazas kelkfoje ke oni faras du karavanojn samtempe: unu estas trankvila, turisma itinero tra belaj urboj, la dua karavano estas tute alispeca.

Krom la karavanojn BEMI aranĝas ankaŭ du kunvenojn ĉiujare: unu somere dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj vintre dum IS (Internacia Semajno). IS ĉiam estas en Germanio, sed la IJK okazas ĉiujare en alia lando. BEMI ofte aranĝas karavanon lige al IJK.

BEMI faris ankaŭ etan vortaron de fak-vortoj en 9 lingvoj: angla, Esperanto, finna, franca, itala, germana, pola, rusa kaj ukraina.

Vi povas trovi kaj anonci novaĵojn pri eventoj kaj venontaj karavanoj en la BEMI-vikio.


Dialogo
(Du homoj biciklas kaj interparolas):

Unua biciklisto Ĉu vi estas laca?
Dua biciklisto Ne, feliĉe ne. Mankas ankoraŭ 20 kilometroj ĝis nia celo. ĉu vi lacas?
1a biciklisto Iomete. Mi ne kutimas bicikli tiom longan distancon.
2a biciklisto Mi biciklas ĉiutage al mia laboro, tien kaj reen.
1a b-isto Kion vi faras? Kio estas via laboro?
2a b-isto Mi laboras en oficejo. Mi laboras per komputiloj la tutan tagon.
1a b-isto Do vi bezonas bicikli.
2a b-isto Jes, kaj mi ankaŭ loĝas en unu el la plej bonaj landoj por biciklado. Mi loĝas en Nederlando.
1a b-isto Mi estas franco. Mi loĝas en Parizo. Bicikli tie estas preskaŭ mem-mortigo.
2a b-isto Vi pravas. Mi ankaŭ ne ŝatas bicikli en tiom granda urbo.
1a b-isto Kiam vi eklernis Esperanton?
2a b-isto Antaŭ malmultaj jaroj, 5 aŭ 6 jaroj. Mi ek-biciklis kiel juna knabo, sed eklernis Esperanton kiel plenkreskulo.
1a b-isto Mi komprenas.
2a b-isto Unue b-isto poste e-isto.
1a bisto Pardonon! Kion vi diras?
2a b-isto Mi nur ŝercas. Mi diris: unue b-isto poste . . .
3a b-isto aaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaa! Atentu! Vi preskaŭ karambolis kun mi!
1a b-isto Pardonon, mi ne vidis vin, ĉar ni interparolis.
2a b-isto Kial vi ne uzis vian sonorilon?
3a b-isto Ĝi ne funkcias. Hieraŭ alia persono karambolis kun mi.
2a b-isto Mi vidas. Ankaŭ via lumilo estas rompita.
1a b-isto (ŝerce) ĉu vi havas bonan asekuron?
3a b-isto Ne gravas. Estas nur bagateloj.


Parizo 2003

Vortklarigoj

travivaĵo tio, kion oni vidas, aŭdas kaj spertas.
rado la ronda aĵo, per kiu biciklo aŭ aŭtomobilo veturas. Biciklo havas du radojn, aŭtomobilo kvar.
karavano grupo de vojaĝantoj.
aliĝi iĝi al; komenci; partopreni.
kolekti preni.
kotizo pago por esti membro.
volonte kun plezuro.
donaco iu aĵo, kiun oni donas al alia homo senpage.
malkovri Kristoforo Kolumbo malkovris Amerikon en la jaro 1492.
kupeo malgranda ĉambro en trajno, kun du vicoj de sidlokoj vidalvide.
samtempe je la sama tempo.
itinero plano por vojaĝo.
eta malgranda.
vortaro libro kun alfabeta listo de vortoj, ofte kun tradukoj al alia lingvo.
fakvorto vorto el speciala fako.
laca post multe da laboro oni ĝenerale estas laca.
manki 1 2 3 4 6 7 8 9. Numeralo 5 mankas.
celo la fina loko aŭ situacio, kiun oni deziras.
distanco la vojo de unu punkto al alia.
tien kaj reen Pekino Tokio tien kaj reen = de Pekino al Tokio, kaj de Tokio al Pekino.
memmortigo fini sian propran vivon.
eklerni komenci lerni.
plenkreskulo adolto; persono pli aĝa ol ĉ. 18 jaroj.
karamboli du objektoj kuniĝas; la du aŭtomobiloj karambolis.
sonorilo ilo por fari sonon.
funkcii labori, taŭgi.
lumilo ilo por fari lumon; lanterno.
rompita io, kio ne funkcias.
asekuro kontrakto de asekuro, asekuro kontraŭ fajro, asekuro kontraŭ akcidento, asekuro kontraŭ ŝtelistoj . . . Se okazas fajro aŭ akcidento ktp., oni ricevas monon de la asekura kompanio.
bagatelo malgranda afero.

Demandoj

1. Kio estas BEMI-karavano?
2. En kiuj kontinentoj okazas ĉi tiuj karavanoj?
3. Kiom da biciklistoj partoprenis en la plej granda karavano?
4. Kie ĝi okazis?
5. Kiom kostas partopreno en aranĝo?
6. Ĉu la biciklistoj en BEMI-karavano nur biciklas?
7. Ĉu estas postulo, ke oni povas paroli Esperanton por partopreni?
8. Ĉu oni bezonas partopreni dum la tuta vojaĝo?
9. Ĉu vi ŝatus partopreni en BEMI-karavano?
10. Kio estas IJK kaj IS?
11. Ĉu BEMI aranĝas nur vojaĝojn por biciklistoj?

Foto el la KD "Esperanto Elektronike"