|
Bonvenon al nia mondo Velkommen til vor verden - Лобро пожаловать в наш мир
|
|
La 40a boatado en Litovio, 2006
9. Vojaĝi per boato sen krokodili
|
Ĉiujare la litovaj esperantistoj aranĝas 3-tagan boatadon tra lagoj, lagetoj, riveroj, riveretoj en la bela naturo de la lando. Ĉiu partoprenanto povas aŭ devas kunporti manĝaĵon, trinkaĵon, tendon, gantojn (por remado), varmajn vestojn kaj mantelon kontraŭ pluvo.
La kostoj por loĝantoj el Litovio estas:
1. Kotizo: 25 lidoj,
2. Kaŭcio: 20 lidoj, kiuj estos repagitaj, se vi ne krokodilos
---dum la aranĝo,
3. 10 lidoj se vi ne havas dormo-sakon.
4. 7 lidoj se vi ne havas tendon.
La kostoj por partoprenantoj el aliaj landoj:
1. Kotizo: 9 eŭroj
2. Kaŭcio: 7 eŭroj, kiuj estos repagitaj, se vi ne krokodilos
---dum la aranĝo.
Kaj la kosto por dormosako kaj tendo estas respektive 4 kaj 3
eŭroj.
En la varbado la aranĝantoj diras ke "dum boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estas malpermesitaj. Tion gardos la sekreta Verda Policisto."
La unua litova boatado okazis en la jaro 1966.

Dialogo
(En unu boato sidas juna litovo (JL), maljuna litovo (ML), litovino kaj franco)
|
| Franco | Kio estas tio? |
| ML | Estas akvo-muelejo kun malgranda akvo-faleto. |
| Litovino | Tie oni povas naĝi, se la vetero kaj la akvo estas sufiĉe varmaj. |
| JL | Eble ne hodiaŭ. |
| Litovino |
(al la franco) Vi estas feliĉa. |
| Franco | Mi! Kial? |
| Litovino | Vi ne riskas krokodili. |
(Ĉiuj ridas. Du litovoj volas ŝanĝi sidlokojn. Subite la juna litovo perdas unu ganton en la akvon. Li diras vortojn, kiuj ne sonas kiel Esperanto).
Litovino: Ne krokodilu!
(Du litovoj flustras unu al la alia)
|
| ML | Ne timu. Mi kaptos la ganton per la remilo. |
| JL | Rapidu, la ganto povas sinki. |
| Franco | Atentu! Ne perdu la remilon en la akvon. |
| Litovino | Ne gravas, la remilo certe ne povas sinki. |
| ML | Kompreneble ne, sed ni ne povas boati per nur unu remilo. |
| (unu ekstaras) | ... |
| Franco | Atentu! La boato riskas renversiĝi. |
| JL | Ne gravas tiom multe. Ni ĉiuj ja portas savo-zonojn. |
| Franco | Kiel bona situacio! Imagu nin ĉiuj en la malvarma akvo. |
| ML | La akvo ne estas tre malvarma. |
| Litovino | Estas bonŝance, ke aliaj boatoj povas helpi nin. |
(Bonŝance ili sukcesis kapti la ganton. Ili ne perdis la remilon, la boato ne renversiĝis, ili ne falis en la malvarman akvon, kaj ĉiuj daŭrigis tra la bela pejzaĝo de lagoj kaj riveroj).

Vortklarigoj
|
| boatado | vojaĝi per boato. |
| krokodili | paroli sian propran nacian lingvon en Esperanto-rondo. |
| tendo | malgranda “domo” de ŝtofo, starigita sur du aŭ pli da stangoj. |
| ganto | peco da vestaĵo, kiu kovras la manon. |
| remi | movi boaton per la uzo de remiloj. |
| mantelo | longa vesto, per kiu oni kovras la aliajn vestojn. |
| pluvo | gutoj de akvo, kiuj falas el la nuboj de la ĉielo. |
| kotizo | la mono, kiun oni pagas por klubo, gazeto, kurso k.s. |
| lido | la mono de Litovio. Unu eŭro egalas al ĉirkaŭ 3 lidoj. |
| kaŭcio | mono, kiun oni pagas kiel sekurigaĵon. |
| dormosako | sako farita el ŝtofo, en kiu oni dormas. |
| varbado | reklamo. |
| ĝojigi | fari iun feliĉa. |
| gardi | protekti. |
| muelejo | konstruaĵo kun “flugiloj”, kiu funkcias per la forto de la vento aŭ akvo. |
| funkcii | povi labori. |
| subite | sen averto; rapide; ne-atendite; ek. |
| perdi | fali el la mano. |
| flustri | paroli mallaŭte. |
| sinki | fali profunde en la akvon. |
| renversiĝi | turni la supran parton malsupren. |
| savo-zono | zono, kiu preventas, ke oni sinkas en la akvon. |
| daŭrigi | kontinui. |
| pejzaĝo | Ĉirkaŭaĵo, kiun oni vidas dum vojaĝo. |

Demandoj
|
| 1. | Kie okazas la boatado? |
| 2. | Kiom da homoj troviĝas sur la unua bildo? |
| 3. | Ĉu troviĝas pli da viroj aŭ pli da virinoj sur la unua bildo? (laŭ via
taksado!) |
| 4. | En la bildo ili portas flagon (ne remilon). Ĉu vi povas legi (diveni), kio
estas skribita sur ĝi? |
| 5. | Ĉu oni devas kunporti sian propran dormosakon kaj tendon? |
| 6. | Ĉu vi opinias, ke la vojaĝo kostas la saman sumon por ĉiuj vojaĝantoj? |
| 7. | Kion faras la Verda Policisto? |
| 8. | Kion perdis la juna litovo? |
| 9. | Ĉu la kvar personoj falis en la akvon? |
| 10. | Ĉu iu krokodilis? |
| 11. | Ĉu vi ŝatus fari vojaĝon similan al tiu en la teksto? |
| 12. | Ĉu vi opinias, ke la klimato (vetero) en Litovio multe similas al la klimato
de via lando? |
| 13. | Ĉu troviĝas detalo en la teksto, kiu ŝajne ne kongruas kun la bildoj? |