Bonvenon al nia mondo !
Bem-vindos ao nosso mundo -
Huan-ying Lai-dao Wo-men de Shi-jie.

20. Bona Espero.

En Bona Espero vivas proksimume 40 personoj: 30 infanoj, 4 geinstruistoj kaj volontuloj el diversaj landoj por kelkmonata kunlaboro. Ĝi estas hejmo kaj lernejo por infanoj en riska socia situacio. La volontuloj venas el Germanio, Argentino, Francio, Italio, Danio, Urugvajo, Rusio, Usono, Japanio kaj aliaj landoj.

Bona Espero situas pli-malpli en la mezo de Brazilo. La alteco estas 1300 metrojn super la marnivelo. T. e. la vetero estas varma, tamen oni ne riskas tropikajn malsanojn kiel ekz. malarion.

La unua lingvo en la lernejo estas la portugala. La infanoj ankaŭ lernas legi, skribi kaj kalkuli en la portugala. La dua lingvo estas Esperanto. La infanoj emas lerni ĝin por paroli kun la multaj eksterlandaj gastoj.

La voluntuloj estas ĉiam tre bonvenaj. En Bona Espero kunlaboras 4- ekslernantoj: du kiel instruistinoj kaj du kiel ĝardenistoj. Ili plantas bananojn, oranĝojn, citronojn, mangojn, kafon, mandiokon kaj legomojn.

Pri la viv-kondiĉoj de la ekslernantoj Ursula Grattapaglia, estrino de Bona Espero, diras:

"...inter ĉirkaŭ 400 lernantoj, multaj vivas en nia urbeto kaj ni havas oftajn kontaktojn kun ili. Ili jam havas sian propran familion, ni festis multajn geedziĝojn, pli ol 20 estas instruistinoj en la regiono.

Pluraj frekventis universitatajn studojn kaj estas nun bonegaj profesiuloj en diversaj kampoj. Nur 1% poste faris ion kontraŭ la leĝo kaj sidis en malliberejo.

Ofte ili portas siajn gefilojn por koni la lokon de ilia infaneco..."

La lernejo havas sian propran buson
Dialogo

Eriko estas elektristo kaj gasto el Eŭropo. Li vizitas la institucion (lernejon). Li loĝas senpage kaj volonte kunlaboras. (Eriko laboras. Du infanoj rigardas)

Infano 1 Kion vi faras?
Eriko Mi laboras kun elektra kablo.
Infano 2 Kion vi havas en la mano?
Eriko Turnilon. Ĝi estas ilo por turni.
Infano 1 Ĉu mi rajtas provi?
Eriko Ne, tute ne.
Infano 2 Kial?
Eriko Risko de frapo.
Infano 2 Hieraŭ oni frapis min. Tio doloras.
Eriko Sed tio temas pri elektra frapo.
Infano 1 Ĉu elektra frapo estas pli malbona?
Eriko Ne nur malbona. Ne nur doloras. Oni povas morti.
Infano 2 Do vi ne tuŝu.
Infano 1 Jes, vi ne laboru kun la kablo.
Eriko Mi estas elektristo.
Infano 1 Ĉu elektra frapo ne estas danĝera por elektristo?
Infano 2 Ĉu vi ne povas morti?
Eriko Certe, sed mi konas la kablon. Tio estas laboro nur por sperta persono.

Noto: Eriko estas aŭtentika persono, kiu vizitis Bonan Esperon. La dialogo, tamen, estas fikcia.
Vortklarigoj

proksimume preskaŭ,ĉirkaŭ, ne tute ĝusta.
instruisto persono, kiu instruas ekz. en lernejo.
volontulo persono, kiu „laboras" senpage.
marnivelo la nivelo de la maro uzata por komparo de alteco.
kalkuli 2 kaj 2 estas 4, 5 x 4 estas 20, ktp.
ekslernanto persono, kiu ne plu estas lernanto.
planti meti planton en la teron.
kablo longa ilo por konduki elektron.
frapi bati; rapida movo de mano kontraŭ io aŭ iu.

En la klasĉambro

Por kanti bone oni devas malfermi la buŝon.