La italo Daniele Binaghi decidis vojaĝi ĉirkaŭ la mondo. Por fari tion li aĉetis du aĵojn:
Ĉirkaŭ-la-mondan flugbileton kaj la libron
Pasporta Servo.
La tuta vojaĝo daŭris 2 jarojn, ĉar en multaj landoj li povis tranokti ĉe esperantistoj.
La ĉefa itinero de lia ĉirkaŭ-monda vojaĝo estas:
Italio – Anglio – Singapuro – Hong Kong – Makao – Japanio – Indonezio – Aŭstralio – Nov-Zelando – Fiĝi Insuloj – Kuk-Insularo – Franca Polinezio - Ĉilio – Argentino - Bolivio – Peruo – Ekvadoro – Brazilo – Paragvajo – Urugvajo – Franca Gvajano – Surinamo – Gvajano - Venezuelo – Italio.
Antaŭ ol li komencis sian vojaĝon, Daniele parolis kun amiko, kiu jam vojaĝis al Japanio. Lia travivaĵo estis terura. Kie li estis, la homoj sciis paroli nur la japanan. La kutimoj estis tute aliaj, kaj la homoj ne povis ekspliki la problemojn. Li komprenis nenion, kaj li eĉ ne povis legi la nomojn de la stratoj.
Daniele hezitis iom antaŭ ol iri al Japanio. Tamen, li iris, kaj lia travivaĵo fariĝis tute alia ol li unue imagis.
Ĉiuj bonvenigis lin. Li loĝis ĉe multaj japanoj pere de Pasporta Servo kaj pere de rekomendoj de aliaj. Ili montris al li la vidindaĵojn de la lando, ili eksplikis la kutimojn, ili prezentis lin al amikoj kaj kolegoj kaj tradukis por li. Ofte iu petis liberan tagon por povi esti kune kun Daniele.
Nun - post lia mondvojaĝo - kiam homoj demandas lin, kiu estas, laŭ li,
la plej interesa lando, li ĉiam respondas – Japanio.
Estas saĝe legi iom pri la landoj, kiujn oni deziras viziti. Ekzemple antaŭ ol iri al tropikaj landoj kiel Indonezio kaj Brazilo (Daniele vizitis ambaŭ) indas scii, kiam la pluv-sezono venas.
Daniele havas la jenan konsilon: Se vi ne havas tempon, monon, sanon aŭ deziron vojaĝi ĉirkaŭ la mondo, vi povas meti vian nomon en Pasportan Servon. Ricevi gastojn ne estas tiom multe-koste kiom multaj kredas (fakte vi mem decidas). Anstataŭ vojaĝi ĉirkaŭ la mondo vi povas vidi la mondon pasi tra via propra sid-ĉambro.
Se vi deziras vidi la lokojn, kiujn Daniele vizitis, aŭ serĉi de li informojn
kaj sugestojn pri tiaj vojaĝoj, Daniele invitas vin viziti la retejon
http://www.pecorelettriche.it
Ĝi estas en la itala, sed enhavas parton en Esperanto.
Matamata, urbo de Nov-Zelando.
Vizito al la loko, kie oni faris la filmon "La Majstro de l'Ringoj", bazitan sur la konata libro de Tolkien.
Vortklarigoj
|
| loka | je ĉi tiu loko;
ne ekster-landa, eksterurba aŭ eksterloka. |
| verŝajne | probable. |
| kutima | ĝenerala. |
| uniformo | vestaĵo portata de anoj de iu grupo, soldatoj, lernantoj, policanoj, flegistinoj, ktp. |
| aĵo | objekto. |
| Pasporta Servo | libro kun adresoj de homoj, kiuj ofertas senpagan loĝon (tranoktadon) en sia domo. |
| ĉefa | la plej grava. |
| itinero | plano por vojaĝo; vojo. |
| travivaĵo | tio, kion oni vidas kaj aŭdas. |
| terura | ege malbona. |
| kutimo | tradicia faro. |
| ekspliki | klarigi; paroli en maniero por ke aliaj povu kompreni. |
| heziti | pripensi; ne rapide povi fari decidon. |
| rekomendo | paroli bone pri io al aliaj. |
| vidindaĵo | aĵo, kiu indas esti vidata; objekto, kiun oni devas vidi. |
| kolego | alia persono en la sama laborejo; persono kun la sama profesio. |
| traduki | transformi el unu lingvo en alian. |
| favora | tio, kion oni plej bone ŝatas. |
| jena | tio, kio venas poste. |
| konsilo | propono. |
Demandoj
|
| 1. | Kion aĉetis Daniele antaŭ sia mondvojaĝo? |
| 2. | Kiom da tempo daŭris lia vojaĝo? |
| 3. | Ĉu li volonte iris al Japanio? |
| 4. | Kiu lando estis la plej interesa, kaj kial? |
| 5. | Kiujn konsilojn li donas? |
| 6. | Se vi volus vojaĝi ĉirkaŭ la mondo, ĉu vi elektus la saman itineron kiel Daniele? |
Daniele vizitas esperantistoj en Paragvajo kaj Urugvajo.