|
Bonvenon al nia mondo - Boruh^habo in undzer velt! |
|
Akcepto en la urbodomo de Herzberg, la Esperanto-Urbo
„Ĝemelaj urboj" estas relative nova koncepto. Ĝi signifas, ke du urboj en du landoj havas komunajn rilatojn.
Prefere du ĝemelaj urboj devas esti pli-malpli similaj, ekzemple laŭ grandeco kaj aliaj aspektoj: du grandaj urboj, du ĉefurboj, du antaŭ-urboj de urbegoj, du vilaĝoj en la kamparo, ktp. ktp.
En Esperantujo ekzistas precipe du interesaj ĝemelaj urboj: Herzberg am Harz en Germanio kaj Góra en Pollando. La urbestroj de la du urboj akceptis uzi Esperanton kiel interkomunikilon. Oni faras diversajn kursojn en la Ĝemel-urboj, ekzemple por la tenis-ludantoj de la du urboj.
En Herzberg (am Harz) estas granda kulturdomo de Esperanto.
Ĝi ofertas kursojn, seminariojn, kunvenojn kaj aliajn aranĝojn.
Nun la urbestro kaj la urba konsilantaro elektis Herzberg kiel la unuan Esperanto-urbon de la mondo. Tio signifas, ke en ĉiuj oficialaj leteroj estas skribite en la kapo de la papero: "Die Esperanto Stadt" (la Esperanto-urbo).
Arbara lernejo
Dialogo
(Du tenisludantoj, polo (P) kaj germano (G), deziras ludi. Ili estas komencantoj de teniso kaj ankaŭ (preskaŭ) de Esperanto)
|
| P | Ĉu vi konas la regulojn? |
| G | La regulojn de teniso aŭ de Esperanto? |
| P | Kompreneble la regulojn de. . . bone. . . de ambaŭ, fakte. |
| G | En Esperanto estas nur 16 reguloj. |
| P | Ne eblas. |
| G | Almenaŭ nur 16 „bazaj" reguloj. |
| P | Tio estas alia afero. |
| G | Kaj kiom da reguloj estas en teniso? |
| P | Dependas de tio, kiel oni kalkulas la regulojn. |
| G | Mi ne komprenas. Bonvolu klarigi. |
| P | Volonte. En teniso unu persono komencas. Per la batilo li aŭ ŝi batas la pilkon, ĝi devas flugi super la reton, kaj ĝi devas surteriĝi unu fojon en la kampo de la kontraŭa ludanto. ĉu ne? |
| G | Jes, vi pravas. |
| P | Ĉu tio estas la unua regulo de teniso? |
| G | Mi supozas. |
| P | Laŭ mi ĝi estas tri reguloj. |
| G | Kiel? |
| P | Unu: bati la pilkon, du: flugi super la reton, tri: surteriĝi en la alia kampo. |
| G | Ĉu vi ankaŭ povas ekspliki la 16 regulojn de Esperanto sammaniere? |
| P | Mi ne scias. Eble mi povas. Sed unue mi proponas, ke ni ludu – aŭ ni provu ludi nian unuan maĉon de teniso. |
| G | Mi samopinias. |
Ĝemel-urbaj infanoj kune festas post tablo-tenisa turniro kun la urbestro.
Vortklarigoj
|
| ĝemeloj | du personoj, kiuj naskiĝis "samtempe" de la sama patrino. |
| koncepto | ideo. |
| antaŭurbo | malgranda urbo en la ĉirkaŭaĵo de granda urbo. |
| vilaĝo | eta urbo; urbeto. |
| kamparo | parto de lando, kie ne estas urboj. |
| Esperantujo | la Esperanta mondo. |
| precipe | ĉefe; antaŭ ĉio. |
| urbestro | persono, kiu gvidas kaj direktas urbon. |
| urba konsilantaro | la "registaro" de urbo. |
| tenisludanto | persono, kiu ludas tenison. |
| kalkuli | 2 kaj 2 estas 4; 5x4 estas 20, ktp. |
| batilo | ilo por bati la pilkon. |
| pilko | ronda aĵo, kiu saltas. |
| reto | en la mezo de la teniskampo troviĜas reto. |
| surteriĝi | fali sur la teron; tuŝi la grundon. |
| sammaniere | en la sama maniero. |
| maĉo | ludo; maĉo de futbalo daŭras 90 minutojn. |
Demandoj
|
| 1. | Kio estas ĝemelaj urboj? |
| 2. | Kiajn kondiĉojn oni konsideras, kiam oni elektas ĝemelajn urbojn? |
| 3. | Ĉu via urbo havas ĝemela(j)n urbo(j)n eksterlande? |
| 4. | Kiun krom-nomon havas Herzberg am Harz? |
La vic-urbestro (maldekstre) transdonis atestilojn al partoprenintoj de la somera E-lernejo,
kiuj sukcese trapasis GEI kursfinan ekzamenon.