Bonvenon al nia mondo

Aamaader duniyaay saagato jaanaai! Добро дошпи у наш Свет!


24. Gramatika superrigardo


Ekzemploj

Substantivo

o

...hundo, tablo, taso, aŭtomobilo.

Adjektivo

as

...bela, granda, rapida, varma, bona.

Pluralo

(de substantivoj kaj adjektivoj)

j

...belaj floroj, grandaj hundoj, saĝaj homoj.

Adverbo

e

...rapide, bone, terure, facile, feliĉe.

Verbo infinitiva

i

...skribi, paroli, kanti, labori, lerni.

Verbo prezenca

(nuna tempo)

as

...skribas, manĝas, lernas, dormas.

Verbo preterita

(pasinta tempo)

is

...skribis, manĝis, laboris, legis.

Verbo futura

(venonta tempo)

os

...skribos, manĝos, laboros, skribos, venos.

Verbo kondicionala

(ne-reala)

us

...skribus, lernus, laborus, skribus, komprenus.

Verbo imperativa

(volitiva, ordena)

u

...skribu! venu!, manĝu!, laboru!, atentu!.

Tabelvortoj (korelativoj)

Kategorio 1: demanda kaj relativa 2: demonstrativa 3: kolektiva 4: nedefinita 5: negativa

persono

kiu tiu ĉiu iu neniu

objekto

kio tio ĉio io nenio

eco

kia tia ĉia ia nenia

loko

kie tie ĉie ie nenie

kialo

kial tial ĉial ial nenial

maniero

kiel tiel ĉiel iel neniel

tempo

kiam tiam ĉiam iam neniam

kvanto

kiom tiom ĉiom iom neniom


Pronomoj

Persono vorto posesiva akuzativa

unua persono

mi mia min

dua persona singularo

vi via vin

tria persona vira

li lia lin

tria persona virina

ŝi ŝia ŝin

objekto aŭ besto

ĝi ĝia ĝin

pluralo, homo/objekto

ili ilia ilian

reflektiva

si sia sin

Rimarkoj vorto Notoj Ekzemplo

akuzativo

-n finaĵo post substantivoj kaj adjektivoj Mi havas belan hundon

frazo kun la verbo esti

sen -n finaĵo Vidu: Fido estas bela hundo

frazo kun prepozicio

sen -n finaĵo Vidu: Li promenas kun la bela hundo


Prepozicioj:

al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉirkaŭ, ĉe, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, tra, trans.


Kelkaj afiksoj(uzataj en ĉi tiuj paĝoj)


Multaj klarigoj venas el PIV (Plena Ilustrita Vortaro).

Afikso Klarigo Ekzemploj

ad

esprimas pli-malpli daŭran agon kanti - kantado
manĝi - manĝado
boati - boatado

esprimas konkretan objekton vidinda - vidindaĵo
manĝi - manĝaĵo
vesti - vestaĵo

an

membro de grupo klubo-klubano
perono el sama lando - samlandano

ar

esprimas kolekton de samspecaj ekzistaĵoj aŭ objektoj formantaj unu tuton arbo – arbaro
homo – homaro
monto - montaro

ebl

signifas ke io povas esti farata manĝi – manĝebla
havi – havebla
fari - farebla

ec

montras abstraktaĵon. Esprimas kvaliton aŭ staton de io aŭ iu bela – beleco
granda – grandeco
estonta - estonteco

eg

esprimas grandecon bona - bonega
urbo - urbego
ridi - ridegi

ek

signifas ke la proceso komenciĝas subite lerni – eklerni
dormi – ekdormi
veturi - ekveturi

em

montras inklinon al io paroli – parolema
labori – laborema
ridi - ridema

ej

montras lokon lerni-lernejo
eniri-enirejo
benzino-benzinejo

er

signifas unu el la elementoj de tutaĵo akvo – akvero
neĝo – neĝero
ligno – lignero

et

esprimas malgrandecon ridi - rideti
iom – iomete
urbo - urbeto

ge

montras ke la priparolata grupo konsistas el ambaŭ seksoj amiko - geamikoj
junulo - gejunuloj

ig

signifas agi (supraĵa priskribo)

signifas transiri en staton (supraĵa priskribo)

il

signifas tion, kio servas por efektivigi ion (instrumento, aparato ktp.) tranĉi – tranĉilo
veturi - veturilo

in

virina frato – fratino
najbaro – najbarino
viro - virino

ind

vidi - vidinda
legi - leginda
fari - farinda

ist

metio foti – fotisto
kanti – kantisto
kuraci - kuracisto

mal

montras ideon logike kontraŭan bona – malbona
rapida – malrapida
fermi - malfermi

re

reveno, ripeto veturi – reveturi
vidi – revidi
fari -refari

uj

montras aferon, kio povas enteni ion salo-salujo
benzino-benzinujo
kafo - kafujo

ul

signifas personon juna – junulo
fremda – fremdulo
blinda - blindulo


Komparu kaj komprenu:

1-a-vorto 2-a-vorto 3-a-vorto
manĝi ___________ manĝejo ___________ manĝujo ___________
manĝilo ___________ manĝeti ___________ manĝegi ___________
manĝaĵo ___________ manĝema ___________ manĝilaro ___________
manĝigi ___________ manĝebla ___________ ekmanĝi ___________
manĝinda
labori ____________ laborilo ____________ laborulo ____________
laborejo ___________ laboristo ___________ laboristaro ___________
laboradi ___________ laboregi ___________ laboreti ___________
eklabori ___________ mallaborema ___________ senlaborulo ___________
amiko ___________ amikino ___________ amikeco ___________
malamiko ___________ amikiĝi ___________ amikaro ___________
amikigi ___________ amika ___________ amikaĵo ___________
amikema ___________ ekamikiĝi ___________ amiketo ___________
amikinda