|
Bonvenon al nia mondo - Bienvenu dans votre monde |
|
 
1. Kastelo Grezijono (Grésillon)
|
En Francio situas kastelo, kultur-domo de Esperanto, fondita en 1951. Oni povas dormi kaj manĝi, partopreni en kursoj kaj kongresoj kaj spekti koncertojn kaj teatraĵojn ktp. Ĉirkaŭ la kastelo estas 18-hektara parko (2 kvadrataj kilometroj).
En la kastelo estas 22 ĉambroj kun 57 litoj kaj ankaŭ dormejo kun 10 matracoj (sur la planko). Ekster la kastelo estas granda kampo por tendoj.
Oni manĝas en la kastela manĝejo, kaj oni povas legi librojn kaj gazetojn en la biblioteko. En la kastelo estas ankaŭ granda salono kun piano.
Ofte okazas diversaj kursoj kaj aliaj aranĝoj samtempe.

|
Dialogo
(S-ro kaj s-ino A promenas en la parko. Ili parolas kun s-ro kaj
s-ino B)
| s-ro A | Saluton! |
| s-ro kaj s-ino B | Saluton, kiel vi fartas? |
| s-ro kaj s-ino A | Tre bone, kaj vi? |
| s-ino B | Ankaŭ tre bone, dankon. |
| s-ro B | Ĉu la parko plaĉas al vi? |
| s-ro A | Jes, vere. |
| s-ino A | Belaj floroj, belaj arboj, bela naturo. |
| s-ro A | La suno brilas varme, kaj la birdoj kantas bele. |
| s-ino B | Jes, la tuta parko estas tre bela. |
| s-ro B | Ĉu vi partoprenas en kurso? |
| s-ino A | Jes, mia edzo kaj mi partoprenas en kurso pri konversacio. Ĝi estas ege bona. |
| s-ro A | Jes, ni estas kursanoj el Francio, Germanio, Usono, Svedio, Anglio, Ĉinio, Rusio kaj aliaj landoj. |
| s-ro B | Tio ŝajnas interesa. |
| s-ino A | Certe, ni parolas pri la diversaj kutimoj de niaj landoj. |
| s-ro A | Ĉu ankaŭ vi partoprenas en kurso? |
| s-ino B | Jes. Ni partoprenas en kurso, fakte seminario pri historio. |
| s-ro A | Historio de kio? |
| s-ro B | De la lingvo Esperanto. |
| s-ino A | Ankaŭ tio ŝajnas tre interesa. |
| s-ino B | Jes, la historio kaj la kulturo de Esperanto estas vere longaj kaj interesaj. Ni aŭdas pri la unua lerno-libro el 1887, pri la unua Universala Kongreso en 1905, pri la kunveno en Montevideo en 1954, kiam Unesko agnoskis Esperanton, pri 1993, kiam ”International PEN” akceptis Esperanton kaj pri multaj aliaj aferoj. |

Vortklarigoj
|
| kastelo | granda domo; palaco. |
| situas | estas; kuŝas; staras. |
| fondi | komenci; starigi; krei kaj aranĝi. |
| spekti | rigardi kaj aŭskulti. |
| ktp. | kaj tiel plu; pliaj aferoj. |
| dormejo | Ĉambro aŭ halo kie oni dormas. |
matraco
| parto de lito. Granda kuseno sur kiu oni kuŝas dum la nokto. Se oni ne havas liton, oni povas
meti la matracon sur la plankon por dormi tie. |
| planko | la suba parto de ĉambro;
oni staras kaj iras sur la planko. |
| ekster | la kontraŭo de ”en”. |
| tendo | malgranda ”domo” farita el ŝtofo starigita sur du aŭ pli da stangoj. |
| promeni | iri; piediri. |
| ege | multe. |
| ŝajni | aspekti simile; probable esti. |
| kutimo | tradicia faro. |
| agnoski | akcepti. |
Demandoj
| 1. | Kio estas Grezijono? |
| 2. | Kie ĝi situas? |
| 3. | Kiom granda ĝi estas? |
| 4. | Kio okazas en la kastelo? |
| 5. | Kiom da homoj povas loĝi en Grezijono samtempe? |
| 6. | Kion faras la kvar homoj en la parko? |
En Francio troviĝas ankaŭ alia kulturdomo, ”Kvinpetalo”, malpli granda ol Grezijono, kaj ankaŭ la Nacia Esperanto-Muzeo en la urbo Gray.
En multaj aliaj landoj ekzistas Esperanto-kulturdomoj, tamen malpli grandaj ol Grezijono.
El la listo de prezoj de Kastelo Grezijono (2006)
|
Kosto de ĉiu unu-semajna staĝo | 32,00 eŭroj |
(Parto-preno nur al kulturaj agadoj: duona prezo; partopreno nek al kursoj nek al kulturaj agadoj: senpage; prezo ĝis 16 jaroj).
Loĝado (prezo / nokto / persono)
|
| Ĉambro por unu persono | 16,80 eŭroj |
| Ĉambro por du personoj | 12,35 – |
| Ĉambro por tri personoj | 11,85 – |
| Ĉambro por kvar personoj | 10,80 – |
| Komuna dormejo | 08,10 - |
Tendumejo (sen elektro)
|
| por unu persono | 4,00 eŭroj |
| por ĉiu alia persono
de la familio | 3,00 – |
Manĝo (prezo ĝis 16 jaroj)
|
| matenmanĝo | 2,60 eŭroj |
| tagmanĝo | 8,40 – |
| vespermanĝo | 7,80 – |
| malvarma manĝo – pikniko | 4,70 – |
Kastelo Grezijono havas la jenan ret-adreson: http://gresillon.org
Programoj el Grezijono de la monatoj julio kaj aŭgusto (2006)
Julio:
|
1. Carlo Bourlot (Italio)
baza esperanto (per duonrekta metodo + Mazi en Gondolando).
2 Jean-Luc Kristos (Francio)
simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema. 3. Christian Lavarenne (Francio)
seminario pri historio de Esperanto konfirmota.
Aktivaĵoj: Franjo Lvèque-Provost:
kantado + eblaj individuaj kursetoj pri klasikaj kantoj
(eĉ por komencantoj). |
08 - 15 |
1 Carlo Bourlot (Italio)
baza esperanto (per duonrekta metodo + Mazi en Gondolando).
2 Tatjana Loskutova (Rusio) paroliga kurso
3 Gerrit Berveling (Nederlando) seminario pri historio de poezio en Eŭropo, ĝenerale, kaj pri originala Esperanto-poezio.
Aktivaĵoj: Michelle Peloille: puntfarado per bobenoj (+ 15 /personoj) |
15 - 22 |
1 Carlo Bourlot (Italio) baza esperanto (per duonrekta metodo + Mazi en Gondolando).
2 Tatjana Loskutova (Rusio) paroliga kurso.
3 André Cherpillod (Francio) literatura tradukado por franclingvanoj. |
22 - 29 |
| 1 Tatjana Loskutova (Rusio)
2 Jean-Luc Kristos (Francio)
simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema.
3 Jean-Luc Tortel (Francio) preparado al la kapableco.
|
29 - 05 |
Aŭgusto:
1 Gerard Clement (Francio) per vigla Fèrez metodo aŭ Cseh-metodo.
2 Grazina Opulskiene (Litovio) paroliga kurso per Cseh-metodo.
3 Przemek Grzybowski (Pollando) pedagogia seminario por esperanto- instruantoj/instruontoj.
Aktivaĵoj: Marie Savary: jogo + rilataj kursetoj pri masaĝoj |
05 - 12 |
| 1 Abdurahman Junusov (Dagestio).
2 Grazina Opulskiene (Litovio) parolioga kurso per Cseh-metodo.
3 Fransois Simmonet (Francio) trejnado pri tradukado parola kaj skriba.
2/3 Yasuo Hori (Japanio)
seminario pri Japanio.
Aktivaĵoj: Christian Rivire : Go-ludo. |
12 - 19 |
Festo! Junulara Internacia renkonto organizata de JEFO. |
20 - 27 |