Bonvenon al nia mondo -
Üdvözöljük világunkban - Dobro dosli u moj svijet -

23. Jarlibro

Se vi estas induvidua membro de UEA, Universala Esperanto Asocio, ĉiun jaron vi ricevas la Jarlibron. Ĝi enhavas adresojn el 101 landoj de personoj, kiuj pretas ricevi kaj respondi demandojn pri ekz. siaj landaj kondiĉoj. La nombroj de personoj en ĉiu lando varias, ekzemple por Brazilo estas pli ol 200 adresoj, por Peruo nur 2.

Ĉe ĉiu persono estas ankaŭ skribita lia aŭ ŝia profesio kaj/aŭ intereso(j). Tiel oni povas kontakti tra la mondo personojn kun speciala fako aŭ intereso, ekzemple abeloj, komputiloj, lingvistiko, medicino, religio kaj multe pli.

Se vi ne estas individua membro de UEA, vi povas aĉeti la libron ĉe la libro-servo de UEA.

Multaj homoj miksas la Jarlibron kun la libro Pasporta Servo. La personoj en ĉi tiu libro ne ofertas tranoktadon, sed ili eble povas helpi mendi hotelon aŭ trovi kontaktojn por tranoktado.

En la libro estas ankaŭ adresoj de fakaj asocioj, jen listo de ili:


Fakaj asocioj

agrikulturo, astronomio, ateismo, bahaismo, biciklado, biologio, blinduloj, budhismo, ekologio, ekonomio, ekumenismo, etnismo, Europa agado, evangeliismo, fervojistoj, filatelo, filozofio, forstado, Freinet-pedagogio, goo-ludo, handikapitoj, hilelismo, instruado, islamo, juro, ĵurnalismo, kat-amantoj, katolikismo, komunismo, komunumoj, konstruistoj, kultura agado, kvakerismo, Laborista Esperanto-Movado, Martinus-kosmologio, matematiko, medicinistoj, Mensa, mondcivitanismo, motorciklismo, muziko, naturismo, naturkuracado, nefumismo, Oomoto, ortodoksa kristanismo, paco, progresema agado, P.T.T., radioamatoroj, religi-komparado, Rotario, samseksamo, saniĝo per spiritaj fortoj, scienco, sindikatoj, skoltoj, sociala laboro, solidareco, spiritismo, sporto, tajĝiĉjŭano, tradukado, turismo, ŭonbulismo, vegetarismo, verkistoj, veteranoj kaj vivstilo.

Se posedanto de la Jarlibro deziras informojn pri iu el la menciataj temoj aŭ asocioj, li aŭ ŝi sen-hezite povas kontakti la kun-metitajn adresojn.

Demandoj

1. Klarigu la diferencon inter la Jarlibro kaj Pasporta Servo.
2. Kiel vi povas akiri la Jarlibron?
3. Rigardu la liston de "Fakaj asocioj"
a) Kiujn vortojn vi komprenas?
b) Laŭ vi, kiuj temoj/asocioj ŝajnas interesaj?