|
Bonvenon al nia mondo - Chào mùng thê giói cùa chúng ta! - Добредоjдовте во нашиот свет!
|
|
Renkontiĝo en kopenhaga klubo por celebri la naskiĝ-tagon de Zamenhof.
En la mondo ekzistas multaj Esperanto-kluboj. Iliaj aktivecoj estas tre diversaj. Unu klubo preferas prelegojn pri diversaj temoj. Alia klubo preferas havi komunan diskuton aŭ lingvajn ludojn. Tria klubo substrekas instruadon. Alia klubo preferas neformalan socian kuniĝon. Kelkaj kluboj havas bibliotekon kaj librovendejon, alia havas retbabilejon.
. . . Kaj kelkaj kluboj eble havas la tuton.
Sed ĉiuj kluboj havas komunan karakterizan trajton: Ili bonvenigas eksterlandajn gastojn. Kaj ne nur pro nura gastigemo kaj pura scivolemo. Estas multe pli nature, facile kaj taŭge paroli la Internacian Lingvon, kiam eksterlandanoj ĉeestas.
Eble tio alvokas al la natura demando:
1) Kiom da Esperanto-kluboj ekzistas en la mondo?
Tio similas al la kutima demando:
2) Kiom da esperantistoj estas en la mondo? Bedaŭrinde la respondo al la unua demando multe similas al la respondo al la dua: Neniu scias, kiom da E-kluboj ekzistas en la mondo.
En Pasporta Servo troviĝas pli ol 1300 gastigantoj, kiuj bonvenigas gastojn. En iuj landoj ekzistas multe pli da gastigantoj ol kluboj, en aliaj landoj estas inverse. Do la nombro de Esperanto-kluboj en la mondo povas esti inter mil kaj du mil.
Britio estas unu el la landoj kiu havas pli da gastigantoj ol kluboj. Tamen, en Britio troviĝas pli ol 20 kluboj, kiuj bonvenigas aparte eksterlandajn gastojn en/al siaj kunvenoj. (La respektivaj nombroj por Francio kaj Germanio estas 50 kaj 30).
La Londona Esperanto-Klubo verŝajne estas la plej granda Esperanto-societo en Britio. Jen ekzemplo por ĝia programo:
|
| |
| JANUARO 2007 |
| 26: | Ludvespero | Pendumisto, kvizkartaro |
| FEBRUARO 2007 |
| 02: | Klarita Velikova | Pozitiva psikoterapio |
| 09: | John Wells | Lingva Seminario |
| 16: | Ian Fantom | Ĉu vere eblas maŝintradukado? |
| 23: | Arturo Prent | Ĉu eblas eviti akcidentojn? |
Verŝajne baldaŭ, pere de la interreto, oni faros liston de ĉiuj kluboj kaj iliaj malfermaj horoj kaj eĉ iliaj programoj.
Kunveno en Londona Esperanto-Klubo
Dialogo
(Dum paŭzo en la kluba aranĝo anglo (A-o) kaj anglino (A-ino) parolas kun (V) eksterlanda vizitanto)
|
| A-ino | Ĉu estas la unua fojo, ke vi vizitas nian klubon? |
| V | Jes, kaj ankaŭ la unua fojo, ke mi vizitas Londonon. Sed mi esperas, ke ne estas la lasta fojo. |
| A-o | Viziti Londonon aŭ nian klubon. |
| V | Ambaŭ, kompreneble. |
| A-ino | Ĉu estas granda klubo en via urbo? |
| V | Sufiĉe granda, sed ne tiel granda kiel via klubo. |
| A-o | Kompreneble, Londono vere estas tre granda urbego. |
| V | Tamen, mi estas certa, ke multaj amikoj en mia lando miras, kiam mi rakontos al ili, ke mi vizitis Esperantan klubon en Londono. |
| A-ino | Kial? |
| V | Ĉar vi parolas la anglan. Vi estas anglolingvanoj. La angla estas via denaska lingvo. Vi ne bezonas aliajn lingvojn. Jam kiel beboj vi parolas la mondan lingvon. |
| A-ino | La tiel-nomatan mondan lingvon. |
| A-o | Ĝuste tial mi estas esperantisto. Kiam mi vojaĝas en eksterlando, multaj homoj deziras paroli kun mi. Ofte mi sentas, ke ili ne havas intereson pri mi, sed nur pri mono. |
| V | Mono! |
| A-o | Jes, ili volas paroli la anglan kun mi ĉefe por praktiki la anglan lingvon. |
| A-ino | Eble vi troigas iomete. Tamen, mi ofte sentas la samon. |
| A-o | Ĉu vi parolas la anglan ? |
V
| Jes, sufiĉe. Sed mi bone komprenas vin. Esperanto estas unika ilo por amikiĝi kun eksterlandanoj. Mi ne povas stari sur la strato en Londono kriante: ĉu iu parolas la anglan ? |
| A-ino | Do, vi estas pli-malpli en la sama situacio kiel ni, ĉu ne |
| V | Jes, mi komprenas, ke mi multe pli bone povas travojaĝi Brition parolante ambaŭ lingvojn. |
| A-o | Ĉu vi uzas Pasportan Servon ? |
| V | Mi planis ĝin uzi, sed mi fakte ne bezonas. Mi jam havis sufiĉe da kontaktoj. |
| A-o | Tio memorigas min pri la malnova diraĵo:
Se vi volas enspezi monon: lernu la anglan
Se vi volas havi amikojn: lernu Esperanton. |
| A-ino | Kaj se vi estas saĝa: lernu ambaŭ. |
La ret-adreso de la Londona Esperanto Klubo estas: - (klaku)
http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/lek/