Dum la tuta ekzisto de la lingvo Esperanto la unua kontakto kun eksterlandanoj por multaj homoj okazis kaj okazas per korespondado.
Pro la logika strukturo de la lingvo oni povas, eĉ kiel komencanto, skribi sen fari tro multe da eraroj. Iuj skribas leterojn, iuj skribas poŝt-kartojn kun mallongaj salutoj kaj aliaj skribas ret-mesaĝojn.
Koresponda Servo Mondskala (KSM) kun bazo en Francio funkcias kiel peranto inter personoj, kiuj deziras trovi aliajn personojn por korespondi.
Se vi serĉas korespond-amikon, vi povas skribi al la Servo.
Krom viajn nomon kaj adreson vi devas skribi:
- Ĉu vi estas viro aŭ virino kaj ĉu vi estas edz(in)iĝinta aŭ ne
- viajn aĝon kaj profesion
- vian scion de Esperanto: bona/mezbona/iometa.
Kaj kompreneble vi ankaŭ devas skribi
- Kiom da korespondantoj vi deziras
- Ĉu vi deziras korespondi kun viroj aŭ virinoj aŭ kun ambaŭ
- la preferatan aĝon de viaj korespond-amikoj kaj el
--kiu(j) lando(j)
- la temon aŭ temojn, pri kiu vi deziras korespondi.
Oni ankaŭ povas trovi korespond-amikojn per la interreta kurso
www.lernu.net
Pere de Lernu oni povas lerni Esperanton sen aŭ kun privata instruisto aŭ helpanto. Kaj se oni havas komputilon kun sono, oni povas aŭdi la elparolon de ĉiu vorto.
Post kelkaj lecionoj oni povas sendi mesaĝojn al aliaj lernantoj, kiuj estas pli-malpli je la sama nivelo. En la komenco la mesaĝoj povas konsisti el tre simplaj frazoj: Saluton! Kiel vi fartas? Ĉu la vetero estas bona? ktp.
Estas granda avantaĝo, se du personoj, kiuj deziras korespondi, havas la saman nivelon. Kaj se ambaŭ lernis aŭ lernas en la sama kurso, ili konas la samajn vortojn kaj esprimojn.
Lernu estas tute senpaga kurso, kaj oni povas eniri ĝin ankaŭ kiel vizitanto. Lernu havas 30.000 registritajn lernantojn kaj 100.000 vizitantojn monate (2007).
(Bildo el LERNU)
Vortklarigoj
|
| korespondi | skribi leterojn k.s. al aliaj personoj. |
| eksterlandano | persono el alia lando. |
| eraro | io malĝusta. |
| peranto | persono(j) kiu(j) kreas kontakton inter du aŭ pluraj personoj. |
| edz(in)iĝinta | havi kontrakton inter viro kaj virino por kunvivado kaj fondo de familio. |
| elparolo | prononco; maniero diri la sonojn de iu lingvo. |
| frazo | grupo de vortoj. |
| avantaĝo | io bona. |