Bonvenon al nia mondo
Miresevini ne boten tone - Velkomin í okkar heim! -

14. Ne mansvingu al viaj geamikoj!

La granda salono estas preskaŭ plena de homoj. Mi partoprenas en la aŭkcio, kiu ĉiujare okazas dum la Universala Kongreso. Oni vendas librojn kaj aliajn aĵojn al tiu, kiu volas pagi la plej altan mon-sumon. La libroj kaj aliaj objektoj estas donacoj al la aŭkcio. La mono estas uzata por bonaj aferoj en la Esperanto-movado. Tial la homoj pretas pagi pli da mono, ol ili ĝenerale volus.
Nun la aŭkcio komenciĝas.
La aŭkcia estro, Humphrey Tonkin, enkondukas la aŭkcion. ĉi-foje oni pagas per eŭroj. "Ne mansvingu al viaj geamikoj, ĉar eble mi pensas, ke vi volas aĉeti", li diras. "Kaj ne gratu vian kapon", li ŝercas. "Kaj ne fingre-montru al iu aŭ io. "

Persono en alia vico antaŭ mi ŝerce diras, ke oni devas sidi sur la manoj dum la tuta aŭkcio por senti sin sekura.

Nun la aŭkcio komenciĝas. Kaj Humphrey Tonkin parolas:

"Ĉi tiu estas lernolibro de la jaro . . . verkita por . . .
Mi aŭdis nek la nomon nek la jaron, ĉar homo en la vico malantaŭ mi komencis tusi.
"Ni komencu je 5 eŭroj.
Kiu donas 5? Kiu donas kvin? Kiu donas...
5 eŭroj de la sinjoro tie.
Kiu donas 10 eŭrojn? Ĉu mi vidas 10?
10 eŭroj de la sinjorino en la unua vico.
Ĉu mi vidas 15 eŭrojn? 15? 15? Kiu donas 15 eŭrojn?
15 de la sinjoro kun la blua ĉemizo.
20? 20? 20? Dudek tie. 25? 25? Ĉu mi vidas...

Finfine la libro estas vendita, kaj junulo kuras al la aĉetanto kun papereto, kiu servas kiel atesto pri la aĉetaĵo.

La aŭkcia estro montras novan objekton.


Humphrey Tonkin montras novan libron.

"Ĉi tiu libro estas la unua eldono de la vortaro PIV, aŭ Plena Ilustrita Vortaro.

Estas vera raraĵo. Ni komencu per 50 eŭroj.
Kiu volas pagi 50 eŭrojn? Tie!
Bone, kiu donas 60 eŭrojn? 60 eŭroj, bone.
Kiu donas 70 eŭrojn? 70? 70? Jes, tie!
Ĉu mi vidas 80? 80? 80 eŭroj? Bone, tie!
Kaj 90? 90? Ĉu mi vidas 90?

Subite oni aŭdas la sonon de poŝtelefono. La posedanto fervore kaj rapide provas silentigi ĝin.

Tonkin (ŝerce) "Mi taksas tion kiel proponon."
Ĉiuj ridas, eĉ la homo kun la telefono. Tamen Tonkin daŭrigas:
"Kiu donas al mi 90? 90 de la sinjorino kun la ruĝa vestaĵo.
100, kiu donas al mi 100? Ĉu mi vidas..."

1. Tio ne estas libro, sed pentraĵo de la kreinto de Esperanto.
2. Interesataj partoprenantoj studas la librojn, kiujn oni povas aĉeti
Vortklarigoj

mansvingi movi la manon por fari signon al alia(j) persono(j).
geamikoj amikoj de ambaŭ seksoj, viroj kaj virinoj.
salono granda ĉambro.
aŭkcio vendado de io al tiu, kiu pretas pagi la plej altan prezon.
estro persono, kiu direktas aŭ gvidas.
grati tuŝi la haŭton per la fingroj por forigi malbonan senton.
ŝerci paroli humore.
fingremontri streĉi la fingron al io aŭ iu.
vico en teatro oni sidas en vicoj. Vico da seĝoj.
sekura senriska.
tusi subite kaj brue elspiri. Kiam oni manĝas tre sekan panon, oni ofte tusas.
atesto pruvo.
aĉetaĵo aĵo, kiun oni aĉetas.
eldono prepari libron por vendo.
vortaro libro kun vortoj en alfabeta ordo, kun klarigoj kaj ofte tradukoj en alian lingvon.
raraĵo io, kion oni ne ofte vidas aŭ ne ofte povas aĉeti.
malantaŭe en la fono.
subite sen averto.
poŝtelefono portebla telefono (kiun oni portas en la poŝo).
posedanto persono, kiu havas ion (posedi = havi).
fervore kun granda volo.
taksi vidi kaj pensi kaj decidi samtempe.
propono deziro de aĉeti kaj posta oferto.
pentraĵo pentrita bildo.
troigi diri kaj fari pli ol oni devas.


Demandoj
1. Kio estas aŭkcio?
2. Ĉu troviĝas multaj homoj en la aŭkcia salono?
3. Kie kaj kiom ofte ĝi okazas?
4. Kion ili vendas tie?
5. Ĉu vi pensas, ke la estro de la aŭkcio troigas aŭ ŝercas kiam li diras: "Ne mansvingu. . . Ne gratu. . . Ne fingremontru. . . „?
6. Priskribu la unuan libron.
7. Ĉu la aĉetantoj pagas kaj ricevas la librojn dum la aŭkcio?
8. Priskribu PIV.
9. Ĉu la estro koleriĝis, kiam li aŭdis la sonon de poŝtelefono?
10. Ĉu vi ŝatas aŭkciojn?