Bonvenon al nia mondo

Benvenuti nel nostro mondo - Ласково просимо до нашего свiту!

10. Monato
Monata internacia sendependa gazeto


Monato estis fondita en 1979. Ĝi havas legantojn en 65 landoj kaj ĝi aperas, kiel la nomo indikas, ĉiun monaton escepte de aŭgusto, t.e. 11 fojojn en la jaro.

La enhavo de la gazeto estas: Politiko, Moderna Vivo, Ekonomio, Sporto, Leteroj de la legantoj, Scienco, Hobio, Turismo, Arto, Spirita Vivo, Ŝerco kaj Satiro, Lingvo, Poezio, Libroj, Noveloj kaj Anoncetoj.

Kiel ni vidas, la gazeto skribas ne pri Esperanto, sed pri preskaŭ ĉiuj aliaj temoj.

La prezo de la gazeto varias de lando al lando. En 2007 la prezo (abontarifo) en Belgio, la lando kie ĝi estas presata, estis 46 eŭroj jare.

Ĉiuj artikoloj en Monato estas verkitaj rekte en Esperanto. Oni ne akceptas tradukaĵojn el aliaj lingvoj. La revuo havas 100 konstantajn kunlaborantojn kaj korespondantojn en 45 landoj. Renato Corsetti, prezidanto de UEA, diras ke "en neniu lando kaj lingvo de la mondo ekzistas simila revuo, en kiu pri Afriko verkas afrikano, pri Brazilo verkas brazilano, pri Japanio japano."

La gazeto Monato ofte enkondukas novajn Esperanto-vortojn, ekzemple la vorton "poŝ-telefono" (anstataŭ portebla telefono aŭ mobila telefono), kaj "aidoso" por la terura malsano.


Kelkaj aliaj gazetoj kaj revuoj en Esperanto: (Ekzistas pli ol 100).

Espero Katolika
Esperantista Vegetarano
Heroldo de EsperantoNovaĵoj
FeminaPri virinaj aferoj Internacia Pedagogia Revuo Juna Amiko La KancerklinikoSatiro Kontakto Gazeto en facila lingvo Komencanto Gazeto en facila lingvo La Verda Lupeo Filatelista Literatura Foiro Medicina Internacia Revuo Naturista Vivo Pri nudismo kaj natura vivo Ondo de Esperanto Pri la Esperanto-movado Oomoto Pri la japana religio Oomoto Revuo Esperanto, eldonita de UEA Pri la Esperanto-movado RokGazet' Pri rok-muziko Scienca Revuo Spiritisma Esperanto-informilo


Krome ekzistas multaj naciaj gazetoj kaj revuoj, ekzemple:
Brazila Esperantisto
Bulgara Esperantisto
El Popola Ĉinio
Esperanto USA
Esperanto en Danio
Esperanto en Skotlando
Filipina E-isto
Germana Esperantisto
Hungara Vivo
Inter Ni (Madagaskaro)
Irana Esperantisto
Japana Esperantisto
Meksikaj revuoj
Ukraina Stelo.