|
Bonvenon al nia mondo - Dünyamıza hoş geldiniz! - |
|

Pasporta Servo estas libro de gastigantoj. En ĝi troviĝas nomoj kaj adresoj de pli ol 1300 personoj el 90 landoj. Ili ofertas sian domon al vi. Ĉe ili oni povas loĝi senpage.
Sed la kondiĉoj por uzi la Pasportan Servon ne estas la samaj kiel por hoteloj. Oni ĝenerale devas skribi antaŭe, letere aŭ rete (per letero aŭ per reto) al la gastiganto kaj peti tranokt-eblecon. Aŭ eble telefoni! Kaj la gastiganto rajtas rifuzi.
En la libro ĉiu gastiganto skribas, kiom da personoj li aŭ ŝi povas havi kaj kiom da tagoj li volas havi ilin.
Ofta demando estas: kiom bone oni devas scii Esperanton por uzi la Pasportan Servon? Tio estas malfacila demando. Dependas de la gasto kaj la gastiganto.
Kelkaj gastigantoj ofertas maten-manĝon senpage, aliaj ofertas manĝon kontraŭ pago.
Multaj gastigantoj skribas, ke komencantoj estas bonvenaj. Kelkaj gastigantoj skribas, ke ili mem estas komencantoj aŭ ne-spertaj parolantoj. La grava afero ĉiam estas, ke oni devas respekti la kondiĉojn, kiujn la gastiganto mencias en la libro.
Fikcia anonco en la libro de gastigantoj:
Interna-ideurbo
150 km sude de la ĉefurbo
s-ro Ekzem Plero (1975), s-ino Nina Plero (1978):
Zamenhof Strato 87. 3g, 4t, skribe/tel/rete 2 sem.
El la supra anonco ni povas konkludi ke:
- La gastigantoj loĝas en Interna-ideurbo, kiu situas 150 km sude de la ĉefurbo.
- S-ro Plero estas viro, kiu naskiĝis en 1975 kaj s-ino Plero estas virino, kiu estas 3 jarojn pli juna. Verŝajne ili estas geedza paro. (PS: Oni ne bezonas meti sian aĝon en la libron. Kelkaj skribas 19??).
3g, 4t, signifas, ke ili ofertas tranoktadon al 3 gastoj dum 4 tagoj kaj oni devas kontakti ilin per letero, telefono aŭ ret-poŝto 2 semajnojn antaŭ la vojaĝo.
Aliaj mallongigoj en la libro estas:
Nef. signifas, ke la gastigantoj ne permesas, ke oni fumu en ilia domo.
Dorms. signifas, ke la gastoj devas kunporti kaj dormi en sia propra dormsako.
"planke" signifas, ke la gasto devas dormi sur la planko, ne en lito.
Sube estas fikcia ekzemplo de E-letero:
Saluton!
Mi estas nova esperantisto kaj loĝas en Budapeŝto.
Antaŭ 6 monatoj mi komencis lerni Esperanton en la universitato. Tie mi studas agronomion.
De la 6-a ĝis la 8-a de aŭgusto mi estos en via urbo por agronomia kongreso. Ĉu mi povos dormi en via domo la tri noktojn?
Mi antaŭdankas vin.
Amike via . . .
La respondo estas:
Saluton!
Vi estas tre bonvena. Bonvolu skribi kiel kaj kiam vi venos al nia urbo. Eble ni povos renkonti vin en la stacidomo aŭ en la flughaveno.
Ni ĝoje atendas vian viziton.
Amike via . . .

Dum Universala Kongreso oni ofte renkontas iun, ĉe kiu oni loĝis pere de Pasporta Sevo. Sed ĉar multaj kongresanoj renkontas tiom da homoj el diversaj landoj vojaĝante eksterlanden, ili ne bezonas la servon de la libro.
Kelkaj komentoj el anoncoj de Pasporta Servo
(Nepre legu la lastan linion. Ĝi enhavas vere gravan informon)
- Mi volonte montras al vi la tutan urbon
- Ni estas komencantaj E-istoj
- Familioj kun infanoj bonvenas
- Mi kolektas telefonkartojn, bv kunporti
- Komencantoj kaj familioj aparte bonvenaj
- Biciklistoj kaj bierŝatantoj aparte bonvenaj
- Paciencu pri mia E-o, mi estas komencanto
- Sen antaŭa anonco proprariske
- Interesoj: historio, literaturo, politiko, religioj
- Prefere nelatinamerikanoj (anonco el
--latinamerika lando)
- Loĝi kaj ĉinstile manĝi, tute senpage
- Komencanto, mi ŝatas paroli
- Nur spertaj esperantistoj
- Venu sen hundo, mi havas katojn
- 2-lita ĉambro kun klimatizilo,
--najbara necesejo-banejo
--kaj kuirejeto
kun elektra hejtoplato kaj fridujo
- 5g, 3t, skribe/tel/ret 1 sem – pliaj gastoj
--surplanke,
--pliaj tranoktoj
laŭ interkonsento
- Dorms. Lito en la kuirejo. Gejunuloj aparte
--bonvenaj
- Mi pretas ĉiĉeroni
- Nur spertaj E-istoj
- Kunloĝas kato, patrino kaj malpura hundo
--(ne E-istoj)
- Aparte bonvenas E-familioj. Vizitu ankaŭ lokajn E-klubojn
- Speciale bonvenas ludantoj de muzikinstrumentoj,
--por ke ni povu
ludi kaj kanti kune
- Krokodiloj ankaŭ bonvenas, mi ŝatas ĉiujn lingvojn
- Mi kolektas monerojn, bv kunporti kelkajn el via lando
- Se vi skribas rete, bv uzi klaran E-titolon,
--por ke mi povu trovi ĝin
inter la spamoj.
Vortklarigoj
|
| |
| gastiganto | persono, kiu ofertas sian domon por ke alia povu dormi dum la nokto. |
| gasto | vizitanto. |
| sperta | diligenta; posedas multe da praktiko. |
| naskiĝi | veni en la mondon kiel bebo. |
| geedza paro | edzo kaj edzino. |
| mallongigo | eta formo; "ktp" estas mallongigo de "kaj tiel plu". |
| nepre | absolute; necese. |
| biero | alkohola trinkaĵo farita el i.a. greno. |
| aparte | speciale, precipe.
| proprariske | je propra risko. |
| ĉinstile | laŭ la maniero de ĉinoj. |
| klimatizilo | aparato/ilo, kio faras la aeron malvarma. |
| necesejo | W. C. |
| kuirejo | ejo/ĉambro por fari manĝaĵon. |
| hejtoplato | elektra ilo por prepari manĝaĵon. |
| fridujo | ŝranko, kiu malvarmigas manĝaĵon kaj trinkaĵon. |
| gejunuloj | junaj viroj kaj virinoj. |
| ĉiĉeroni | gvidi turisme. |
| krokodilo | persono, kiu krokodilas. Persono, kiu parolas sian propran nacian lingvon en Esperanta rondo. |
| monero | ronda peco de mono farita el metalo. |
|
Demandoj
|
| |
| 1. | Kio estas Pasporta Servo? |
| 2. | Kiuj povas meti siajn nomojn en ĝin? |
| 3. | Kiuj povas uzi ĝin? |
| 4. | Kiu estas la plej grava afero, kiam oni uzas la libron kiel gasto? |
| 5. | Priskribu la mallongigojn: 1g, 5t, 1 sem, nef, dorms. |