Bonvenon al nia mondo - Baruh^haba leolamenu!

18. Radio kaj Reto – kaj radio sur la reto

La unuaj radio-elsendoj en Esperanto venis el Usono kaj Londono en la jaro 1922. La sekvantan jaron, 1923, ankaŭ radiostacioj en Moskvo, Montreal kaj Rio de Janeiro elsendis programojn en la nova internacia lingvo.

Ekde tiam multaj radiostacioj elsendis kaj ankaŭ nuntempe elsendas programojn en esperanto.

Kompreneble la nombro de elsendaĵoj ŝanĝiĝas, kelkaj stacioj komencas sendi, aliaj ĉesas. La nuntempaj radiostatioj, kiuj elsendas esperant-lingve estas en:

Aŭstralio, Brazilo, Ĉinio, Francio, Hispanio, Italio, Korea Respubliko, Kubo, Pollando, Svedio, Vatikano,
Hodiaŭ la radio estas malpli uzata ol la interreto.

La plej granda portalo esperantlingva sur la reto estas Ĝangalo - "http://gxangalo.com/". La brazila esperantisto Flavio Rebelo fondis ĝin en la jaro 2003, kaj nun ĝi enhavas novaĵojn el la tuta mondo kaj multajn aliajn servojn. La vorto "ĝangalo" signifas pluv-arbaro, kiel la plej granda ĝangalo en la mondo, la brazila Amazonas.

Serĉi esperantlingvajn ejojn sur la intereto estas, per si mem, vera ĝangalo. Se vi skribas la vorton "Esperanto" en la serĉilo Google, vi havas pli ol 30 milionojn da artikoloj. Kaj oni ne nur trovas artikolojn aŭ tekstojn, oni ankaŭ, ofte hazarde, trovas etajn filmojn kun bildoj kaj sono.

Ekzemple, la itala vojaĝanto, menciita en pli frua ĉapitro, vizitis urbon en norda Brazilo. Tie li faris intervjuon kun brazilano, kaj nun oni povas vidi kaj aŭdi tiun intervjuon surrete.

Flavio Rebelo, la fondinto de ĝangalo, komencis ankaŭ televidon en Esperanto sur la reto. Bedaŭrinde la projekto ĉesis (almenaŭ por la momento) pro financaj kaŭzoj.

Alia projekto, Farbskatol', ankoraŭ funkcias. En ĝi oni povas spekti etajn filmojn senditajn de sendependaj kontribuantoj.

Lasu nin reveni al la komenco de ĉi tiu ĉapitro – la radio. Surrete ni povas trovi multajn radio-programojn. ĉe "http://www.radioarkivo.org/" oni povas aŭskulti radion esperante el

Aŭstralio, Aŭstrio, Brazilo, Ĉinio, Esperantio, Estonio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Kanado, Koreio, Kubo, Panamo, Pollando kaj Vatikanurbo.