Bonvenon al nia mondo - Be donjaje ma hxosx amadid
Welcome to our world !

2. En la ret-babilejo


Retbabilejo estas ejo en la inter-reto, kie diversaj homoj povas inter-komuniki skribe. Estas preskaŭ same kiel konversacii ĉe tablo en kafejo. La diferenco estas, ke la homoj ne parolas, sed skribas, kaj ke ili (ĝenerale) ne povas vidi unu la alian.

Dialogo

(En ĉi tiu retbabilejo nur du personoj: irlandano (I) kaj koreano (K) jam skribas dum longa tempo. Argentinano (A) envenas)
A Saluton!
K Saluton, kiel vi fartas?
A Dankon, tre bone, kaj vi?
K Dankon, ankaŭ mi bone fartas.
I Ankaŭ mi.
A Kia estas la vetero nun en viaj landoj?
I Ĝi estas malbona. Pluvas kaj blovas kaj estas malvarme. Estas ege malbone. Estas terure.
K Ankaŭ ĉe mi la vetero estas ege malbona. Kaj ĉe vi?
A La vetero estas tre bona, tre bela. La suno brilas.
K Kompreneble, vi loĝas en la suda hemisfero. Ĉe vi estas somero, Ĉu ne?
A Certe, tre varma somero, fakte tro varma.
I Ĉe mi estas terura vintro.
A Mi bedaŭras. Kioma horo estas ĉe vi?
K Ĉe mi estas la 9-a horo.
A Ĉu vere, estas vespero!
K Ne, tute ne. Estas mateno. La 9-a horo en la mateno.
A Jes kompreneble. Vi pravas. Mi eraris.
K Ne gravas.
A Pardonu min, mia telefono sonoras. Mi ĵus memoras, ke mi atendas gravan alvokon. Mi devas fini por la momento. Ĝis.
K Ĝis.
I Li ege rapide skribas. Imagu! Li skribis tion, dum li aŭdis la sonoradon de la telefono.
K Jes, en la retbabilejo kelkaj skribas preskaŭ same rapide kiel ili parolas.
I Jes, la interreto estas mirinda afero.

Vortklarigoj
babili paroli (pri negravaj aferoj).
ejo loko.
interreto www.
terure tre malbone.
hemisfero la planedo/tero konsistas el du hemisferoj: la norda kaj la suda.
erari fari ion malbone/malĝuste.