Bonvenon al nia mondo - Bun venit in lumea noastra!

24. Rolludoj

Rolludo temas pri konversacio inter du aŭ pluraj personoj.
„A" povas esti unu, du aŭ tri personoj (eble pli) kaj „B" simile povas esti unu, du aŭ pluraj.
En klaso kun 16 lernantoj oni povas fari 8 parojn, kiuj parolas samtempe.

Avantaĝo estas, ke la resto de la klaso ne povas aŭskulti kaj ĉiuj povas pli libere paroli. Malavantaĝo estas, ke la instruisto ankaŭ ne povas aŭskulti kaj korekti. Oni povas fari rolludojn en multaj diversaj manieroj.

Vi estas A - Ne vidu la informojn de la persono B

A
Kastelo Grezijono

Vi vizitas la kastelon (eble kune kun familio aŭ amikoj).
Demandu pri prezoj de tranoktado kaj manĝo kaj pri la eblecoj de kursoj.
Demandu kiom da aliaj gastoj jam vizitas la kastelon.
A
Fervojista ski-semajno
Vi volas konvinki B, ke li/ŝi devas akompani vin al fervojista skisemanjo.
Inventu la landon, kie okazas la skisemajno, kaj laŭdu tiun landon.
Vi estas bona skianto, kaj vi pretas helpi B lerni skii.
Skiado estas bela kaj sana sporto.
Ĝi ne estas pli danĝera ol veturo en aŭtomobilo.
Skisemajno estas bona okazo por praktiki la lingvon.
A
Ĉirkaŭ la mondo en pli of 800 tagoj
Kune kun B vi ĵus gajnis multege da mono en la loterio.
Vi deziras vojaĝi ĉirkaŭ la mondo kun li/ŝi.
Planu itineron kun B kaj la manieron de vojaĝo: aviadilo/trajno/buso/ŝipo.
Ne akceptu ĉion, kion B deziras, fakte, ofte kontraŭdiru lin/ŝin. Preferu landojn, kie estas multaj esperantistoj.
A
Akademio de Esperanto
Dum Universala Kongreso vi volas viziti malferman kunvenon de la Akademio kune kun B.
Vi volas skribi kaj prezenti du aŭ tri demandojn pri lingvaj aferoj al la Akademio.
Diskutu kun B.
Vi sugestas, ke B prezentu la demandojn en sia nomo.
A
En la Vikipedio
Vi neniam uzis la Vikipedion.
Vi ne fidas la informojn en ĝi.
Vi ne ŝatas komputilojn.
A
Vojaĝi per boato sen krokodili
Vi deziras partopreni en la boatado kun B.
Faru multajn bonajn argumentojn por partopreni.
Freŝa aero/bela naturo/bona praktiko de la lingvo/oni ne krokodilas/sana vojaĝo.
Ne estas danĝere, oni povas kunporti sav-zonon.
Antaŭ kaj post la boatado oni povas viziti E-klubojn en Kaunas kaj Vilnius.
Eble vi povas loĝi ĉe lokaj esperantistoj, ekz. pere de Pasporta Servo.
A
Monato
Kune kun B vi volas skribi artikolon pri io en via lando por sendi al Monato.
Trovu la temon/temojn.
Skribu iomete.
Ne akceptu ĉiujn propronojn de B.
A
Pasporta Servo
Kune kun B vi gajnis multege da mono en la loterio.
Vi volas vojaĝi kun B, kaj vi volas uzi Pasportan Servon.
Vi preferas flugi, kaj vi volas vidi malproksimajn landojn.
Faru itineron kune kun B.
Elektu landojn, kie estas multaj esperantistoj.
A
Centra Oficejo en Rotterdam
Vi volas skribi leteron al la CO pri __________ ???
Debatu la enhavon kun B.
A
Ne mansvingu al viaj geamikoj!
Vi pripensas aranĝi aŭkcion en aŭ por via Esperanto-klubo.
Diskutu kun B pri libroj kaj pri aliaj objektoj por vendi.
A
Verda Domo de Arizono
Vi deziras viziti la Verdan Domon.
Vi telefonas por demandi pri la prezoj de loĝo kaj manĝo.
Demandu, ĉu estas facile trovi la domon.
Demandu pri la vidindaĵoj en la urbo kaj ŝtato.
Demandu, ĉu estas multaj aliaj eksterlandaj gastoj.
A
Universala Kongreso
Vi volas konvinki B partopreni en UK kune kun vi.
Vi estas spertulo pri UK, almenaŭ vi ĵus legis ĉi tiun artikolon.
Ŝajnas, ke B scias nenion pri ĉi tiu afero.
A
La Amikeco
Vi ĵus trovis interretan gazeton similan al "La Amikeco".
Vi deziras sendi recepton pri tipa manĝaĵo el via lando.
Diskutu kaj preparu ĝin kune kun B.
Eble vi povas skribi la tekston por la bildoj.
A
Travivaĵo sur du radoj
Vi estas malbona biciklisto.
Vi ne ŝatas pluvon kaj venton.
Via biciklo estas malbona.
A
Bona Espero
Vi neniam aŭdis pri Bona Espero (pretendu!).
Demandu B pri detaloj pri Bona Espero.
Vi estas skeptika pri la ideo iri al Bona Espero.
Ĝi situas longe for de via lando.
Vi ne ŝatas varmegajn landojn.
Vi timas malarion kaj aliajn tropikajn malsanojn.
Vi estas B - Ne vidu la informojn de la persono A

B
Kastelo Grezijono

Vi laboras en la kastelo. Gasto venas kun listo de malnovaj prezoj. Aldonu almenaŭ 10% aŭ 50% al ĉiuj prezoj en la libro. (Vi eĉ povas duobligi la prezojn). Inventu enhavon de kursoj.
B
Fervojista ski-semajno
Vi ne tre ŝatas partopreni en ski-semajno, ĉar:
Vi estas malbona skianto.
Skiado estas danĝera sporto.
Iuj el viaj amikoj havis akcidentojn dum skiado (inventu ion).
Vi ne ŝatas malvarman veteron.
Skiado estas multekosta.
Vi ne estas fervojisto kaj ne havas intereson pri fervojoj.
B
Ĉirkaŭ la mondo en pli of 800 tagoj
Kune kun A vi ĵus gajnis multege da mono en loterio.
Vi deziras vojaĝi ĉirkaŭ la mondo kun li/ŝi.
Planu itineron kun A kaj la manieron de vojaĝo: aviadilo/trajno/buso/ŝipo.
Ne akceptu ĉion, kion A deziras, fakte, ofte kontraŭdiru lin/ŝin. Preferu landojn, kie estas multaj esperantistoj.
B
Akademio de Esperanto
Dum Universala Kongreso vi volas viziti malferman kunvenon de la Akademio kune kun A.
Vi volas skribi kaj prezenti du aŭ tri demandojn pri lingvaj aferoj al la Akademio.
Diskutu kun A.
Vi sugestas, ke A prezentu la demandojn en sia nomo.
B
En la Vikipedio
Vi estas subtenanto de la Vikipedio.
Laŭdu ĝin.
Sugestu, ke vi kune kun A skribu malgrandan artikolon por la Vikipedio.
B
Vojaĝi per boato sen krokodili
Vi deziras vojaĝi kune kun A, sed boatado ne plaĉas al vi.
Vi ne povas naĝi, se la boato renversiĝas.
Estas malfacile ne krokodili.
Iri al Litovio estas tro longa vojaĝo por nur tri tagoj.
B
Monato
Kune kun A vi volas skribi artikolon pri io en via lando por sendi al Monato.
Trovu la temon/temojn.
Skribu iomete.
Ne akceptu ĉiujn propronojn de A.
B
Pasporta Servo
Kune kun A vi gajnis multege da mono en la loterio.
Vi volas vojaĝi kun A, kaj vi volas uzi Pasportan Servon.
Vi preferas vojaĝi per trajno, ĉar vi timas vojaĝi per aviadilo.
Faru itineron kune kun A.
Elektu landojn, kie estas multaj esperantistoj.
B
Centra Oficejo en Rotterdam
Vi volas skribi leteron al la CO pri __________???
Debatu la enhavon kun A.
B
Ne mansvingu al viaj geamikoj!
Vi pripensas aranĝi aŭkcion en via E-klubo aŭ por via E-klubo. Diskutu kun A pri libroj kaj pri aliaj objektoj por vendi.
B
Verda Domo de Arizono
Vi laboras en la Verda Domo. Persono telefonas.
Inventu prezojn. Memoru, ke ĉio estas multekosta en Usono, sed indas uzi la monon ĉi tie, ĉar Arizono havas, laŭ vi, la plej grandan mirindaĵon en la mondo: la Grandan Kanjonon.
Menciu la regulojn de la domo.
B
Universala Kongreso
Vi neniam aŭdis pri UK (pretendu!). Demandu al A, kion oni faras dum UK.
Vi certe volas partopreni en UK, sed nur se vi havas multajn informojn pri ĝi.
B
La Amikeco
Vi ĵus trovis interretan gazeton similan al "La Amikeco".
Vi deziras sendi recepton pri tipa manĝaĵo el via lando.
Diskutu kaj preparu ĝin kune kun A.
Eble vi povas skribi la tekston por la bildoj.
B
Travivaĵo sur du radoj
Vi estas bona biciklisto.
Vi deziras partopreni en BEMI-karavano kune kun A.
Inventu/proponu itineron kaj datojn.
Vi havas kroman biciklon. Vi pretas prunti ĝin al A.
B
Bona Espero
Vi volas konvinki A, ke li/ŝi iru kun vi por loĝi kaj labori en Bona Espero dum 3 aŭ 6 monatoj.
Se A neniam aŭdis pri Bona Espero, klarigu!
Restado en Bona Espero estas laŭ vi perfekta kombino de:
- helpo al aliaj homoj
- ekzotika travivaĵo
- ferioj
- praktikado de la lingvo.