Bonvenon al nia mondo -
Vítejte v nasem světě - Vitajte v našom svete!

 

3. Fervojista ski-semajno


Fervojo estas vojo de fero, sur kiu veturas trajnoj. Fervojisto estas persono, kiu laboras ĉe la fervojo. En multaj landoj troviĝas propraj asocioj kaj kluboj de fervojistaj esperantistoj.

Tradicie fervojistoj estas homoj, kiuj multe vojaĝas. En pluraj landoj la fervoja horaro havas aŭ havis klarigojn ankaŭ en Esperanto. Nuntempe oni ne tiom multe uzas horarojn. Oni uzas la interreton.

Ĉiu-jare fervojistoj aranĝas semajnon por skii en diversaj landoj, en kiuj estas fervojistaj asocioj.

Sed oni ne bezonas esti fervojisto aŭ membro de fervojista klubo por partopreni. Ĉiuj estas bonvenaj.

Dialogo

(Slovako (S) kaj dano (D) skias. Poste venas preter-pasanto (P))
S Mi ĵus alvenis hodiaŭ. Ĉu ankaŭ vi alvenis hodiaŭ?
D Ne, mi alvenis hierŭ.
S El kiu lando vi venas?
D Mi venas el Danio. Mi loĝas en Kopenhago, la ĉef-urbo.
S Mi venas el Slovakio, sed ne el la ĉefurbo. Mi loĝas en alia urbo. Ĝia nomo estas Ŝtrbské.
D Mi ne konas tiun urbon.
S Ĉu vi ofte skias?
D Ne, tio estas nur la dua fojo. En Danio ni ne povas skii.
S Ĉu ne estas neĝo en via lando?
D Jes certe, sed ni ne havas montojn.
S Ĉu vi ricevis instruadon?
D Fakte ne. Ĉu mi bezonas? Ĉu skiado estas danĝera sporto?
S Ne, ne tre danĝera. Sed oni devas atenti.
D La blanka neĝo kaj la freŝa aero tre plaĉas al mi.
S Ankaŭ al mi.
D Mi pensas, ke skisemajno estas bona afero ankaŭ por praktiki la lingvon. Mi estas nova skianto kaj ankaŭ nova esperantisto.
S Vi pravas. Oni nur parolas kiam oni deziras paroli.

(Persono rapide proksimiĝas al la du homoj)

S Atentu! Atentu!
P aaaaaaaeeeeeeeiiiiiiiiiiiiiioooooooooouuuuuuuuuuuuuuu...!
D Li falos, mi pensas.
S Vidu, nun li falas.
D Jes, li falis.
Ambaŭ Ĉu doloras? Ĉu vi estas en ordo?
P Jes dankon, mi estas en ordo, pli-malpli. Mia brako doloras iomete, sed ne gravas. La neĝo estas mola, sed ankŭ malvarma. Mi estas malnova esperantisto, sed nova skianto. Eble morgaŭ mi prenos instruadon de skiado.
D Eble ankaŭ mi.

Ekzistas fervojistaj Esperanto-asocioj en 22 landoj:

Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Ĉinio, Danio, Estonio, Francio, Germanio, Italio, Hispanio (Katalunio), Hungario, Japanio, Kroatio, Norvegio, Pollando, Rumanio, Serbio, Slovakio, Slovenio, Svedio kaj Svislando.

La devizo de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio estas:
La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn.

Vortklarigoj

skioj paro de longaj lignaj aĵoj, kiujn oni portas sub la piedoj por kuri sur neĝo.
fero metalo; kemia simbolo: Fe, (atom-numero 26).
horaro horlibro. Libro, kiu montras forirojn kaj alvenojn de trajnoj.
interreto www.
ĉiujare Ĉiun jaron.
ĵus momento antaŭ nun.
ĉefurbo urbo, en kiu oni administras la landon.
neĝo blankaj malvarmaj eroj, kiuj falas el la nuboj anstataŭ pluvo.
danĝera riska.
atenti eviti danĝeron.
vi pravas tio, kion vi diras, estas ĝusta aŭ vera.
iomete malmulte.
mola kuseno estas mola, fero malmola.

Demandoj

1. Kio estas fervojoĵ?
2. Ĉu oni ankoraŭ uzas fervojistajn horarojn?
3. Kiom ofte okazas la fervojista ski-semajno?
4. En kiuj landoj ĝi povas okazi?
5. Ĉu ĝi estas nur por fervojistojĵ?
6. Ĉu vi kredas, ke fervojistoj estas pli bonaj skiantoj ol aliaj homoj?
7. Ĉu la tri personoj en la dialogo estas bonaj skiantoj? Priskribu ilin!
8. Ĉu vi ŝatas skii?


Dum skisemajno oni ne nur skias


Parto de fervojista horaro