Esperanto en Nepalo estas relative nova. Kompreneble. La lando estis fermita al eksterlandanoj ĝis 1951.
Oni fondis Nepalan Esperanto-Asocion en 1990, kaj nun ĝi havas 120 membrojn. La nepalanoj komprenis, ke ili ne havas sufiĉe da mono por vojaĝi eksterlanden, do, ili devis fari ion por igi la eksterlandanojn veni al sia lando.
Jam en 1996 ili aranĝis la unuan Internacian Himalajan Renkontiĝon. ĝi nun okazas ĉiun duan jaron, t.e. en 1996, 1998, 2000, 2002, 2004 kaj tiel plu.
Nepala Esperanto-Asocio invitas homojn el la tuta mondo resti 10-12 tagojn en la lando. La prezo estas ĉirkaŭ 600 usonaj dolaroj. Dum la 12 tagoj okazas diversaj aranĝoj kaj aktivecoj: promenado, vizitoj al mirindaj lokoj, grimpado, boat-vojaĝoj, rajdado sur elefantoj, kaj aliaj.
La vortoj "grimpi" kaj "rajdi sur elefantoj" povas indiki, ke oni devas esti juna kaj forta por partopreni, sed tio tute ne estas la kazo. La renkontiĝoj estas ĉiam plenaj de maljunuloj. Kaj oni ne bezonas partopreni en ĉiuj aferoj. Cetere, la lando estas ege bela. Kelkaj vizitantoj eĉ ploras pro la granda beleco de la naturo.
Iu eksterlanda vizitanto opiniis, ke la nepalaj esperantistoj estas veraj herooj. Ili havas nek lernolibron nek vortaron en sia propra lingvo (nun ili havas lernolibron). Havi tiun estus ankaŭ iomete malfacile, ĉar en Nepalo loĝas ĉirkaŭ 60 etnaj grupoj kun ĉirkaŭ 100 diversaj lingvoj kaj dialektoj.
La renkontiĝoj kuraĝigas la nepalanojn paroli kaj praktiki Esperanton, kaj ili ankaŭ havas la celon plivastigi la Esperanto-movadon en Nepalo.

Dialogo
Junulo (J) kaj mezaĝulo (M) promenas en la montaro)
|
| J | Ĉu vi vidas la ŝtonon tie? |
| M | Jes, certe. ĝi estas tre stranga. |
| J | Ĉu ni kuru tien? |
| M | Ne, mi ne deziras kuri. |
| J | Kial ne? |
| M | Ĉar mi pensas, ke mi ne povas. La aero estas tro maldensa. |
| J | Kompreneble. La aero estas tre maldensa, sed eble ne tro maldensa. |
| M | Ni troviĝas kelkmil metrojn super la mar-nivelo. |
| J | Hieraŭ ni ĉiuj promenis kaj eĉ grimpis multe. |
| M | Promeni kaj grimpi estas tute alia afero ol kuri. |
| J | Hieraŭ mi vidis du nepalanojn kuri. Ili kuris rapide kaj longe. |
| M | Sed ili alkutimiĝis al la maldensa aero. Ili havas pli da ruĝaj sango-globetoj ol ni. |
| J | Kompreneble, sed la ŝtono estas proksima. Kaj mi vere deziras provi kuri en la maldensa aero. |
(Finfine J konvinkas M kaj ili komencas kuri. Post kelkaj sekundoj ili haltas)
|
| J | Vi pravas. Ni ne povas kuri. Mi malbone fartas. Mi estas stulta, kaj mi bedaŭras mian stulta&;on. |
| M | Fakte, la aero ne estas tiom maldensa, kiom mi kredis. |
Boatado

Vortklarigoj
|
| junulo | juna homo. |
| mezaĝulo | persono inter 30 kaj 50 jaroj. |
| eksterlandano | persono el alia lando. |
| fondi | komenci; starigi |
| membro | ano. |
| renkontiĝo | kunveno; aranĝo. |
| t.e. | tio estas. |
| mirinda | ege bona. |
| grimpi | iri sur oblikva aŭ vertikala surfaco (ofte kun la uzo de la manoj). |
| rajdi | sidi sur granda besto, ekz. ĉevalo. |
| plori | kiam gutoj de akvo fluas el la okuloj. |
| heroo | persono, kiu faras ege bonajn kaj gravajn aferojn. Kuraĝa persono. |
| vortaro | libro kun vortoj en alfabeta aranĝo ĝenerale kun tradukoj el unu lingvo en alian. |
| etna grupo | grupo de homoj kun la sama lingvo kaj sama historio. |
| montaro | grupo de montoj. |
| marnivelo | la nivelo de la maro uzata por komparo de alteco. |
| alkutimiĝi | akiri kutimon. |
| sango-globetoj | la sango en homo konsistas el ruĝaj kaj blankaj sango-globetoj. |
| konvinki | prezenti bonajn argumentojn por ke iu faru ion. |
| stulta | mal-inteligenta; malsaĝa. |
Demandoj
|
| 1. | Kiam oni povis turismi en Nepalo? |
| 2. | Ĉu la Internacia Himalaja Renkontiĝo okazas ĉiujare? |
| 3. | Kiom longe ĝi daŭras? |
| 4. | Ĉu ĝi estas multekosta? |
| 5. | Kion oni povas fari? |
| 6. | Kia estas la pejzaĝo en Nepalo? |
| 7. | Kial iuj diras, ke la nepalaj esperantistoj estas herooj? |
| 8. | Kial L volas kuri ? |
| 9. | Kial M ne volas kuri ? |
| 10. | Kiel finiĝis la afero? |
Disdonado de atestoj post lingva kurso.
