Bonvenon al nia mondo

Maa lokaaniki svaagatam - Hamaare duniyaa me svaagat!

12. Centra Oficejo en Rotterdam


La Centra Oficejo, aŭ nur CO, situas en Roterdamo, granda urbo en Nederlando. Ĝi estas la centro de Universala Esperanto-Asocio, aŭ nur UEA.

Ĝi havas 4 etaĝojn (kun la ter-etaĝo), kaj 10-12 personoj laboras tie. Ĝi konsistas el libro-vendejo por vendi librojn kaj biblioteko, kiu havas 14000 librojn kaj ankaŭ gazetojn, diskojn, K.D kaj tiel plu. Tamen oni ne povas prunti librojn aŭ gazetojn, sed nur legi ilin surloke.

Ankaŭ troviĝas konferencejo por kunvenoj.

En la Centra Oficejo oni eldonas diversajn gazetojn kaj librojn, ekzemple la "Jarlibron" por la membroj.

La domo estis konstruita en la jaro 1887, la sama jaro, en kiu Zamenhof publikigis la lingvon Esperanto.

UEA estis fondita en 1908. Ĝi organizas la Universalajn Kongresojn kaj administras la membraron kaj financojn de UEA.


Dialogo

(Sur la strato staras eNiranto (N) kaj rigardas la konstruaĵon. El la domo venas eLiranto (L) kaj vidas la verdan stelon sur la ĉemizo de N)
L Saluton, samideano. Kiel vi fartas?
N Bone, dankon.
L Ĉu vi turismas en Roterdamo?
N Fakte jes, sed mi restos nur unu tagon.
L Ĉu vi eniros la COn?
N Ne, mi ne havas kialon. Mi nur volas vidi, kiel aspektas la domo.
L Certe vi havas kialon.
N Kiel?
L Vi parolas la lingvon. Tio estas sufiĉa kialo.
N Ĉu vere!
L Mi komprenas. Mi sentis la samon kaj finfine mi eniris – sen kialo.
N Mi estas el Svedio. Se mi vizitas Aŭstralion kaj se mi hazarde preterpasas la svedan ambasadejon, mi ne enirus sen kialo.
L Sed certe ĉi tie vi ne bezonas havi kialon.
N Kaj kion vi faris tie?
L Ili estas feliĉaj paroli kun samideanoj. Ili donis al mi kafon kaj kukojn kaj ili montris al mi la bibliotekon kaj la librovendejon.

Biblioteko Hector Hodler en la Centra Oficejo


Vortklarigoj

oficejoĉambro(j) kun skribo-tabloj, komputiloj, telefonoj, k.t.p. por komuniki kun klientoj, membroj kaj simile.
UEAUniversala Esperanto-Asocio estas monda asocio de Esperanto.
etaĝo La ĉambroj de domo, kiuj estas en la sama nivelo.
K.D. Kompakta disko.
prunti doni aŭ preni ion senpage, kun la kondiĉo de redono.
kunveno Multaj homoj en la sama ĉambro aŭ halo; oni kolektiĝas en grupo por trakti ion.
eldoni skribi, aranĝi, presi, kaj vendi libron aŭ gazeton.
fondi komenci; establi.
eliri forlasi; iri eksteren; la kontraŭo de eniri.
stelo Dum la nokto oni vidas multajn stelojn sur la ĉielo. La verda stelo estas Esperanto-simbolo. Oni ofte portas ĝin por montri al homoj, ke oni parolas Esperanton.
samideano esperantisto; persono kun la sama ideo.
ambasadejo ejo de diplomata reprezenteco de alia lando.


Demandoj

1. Kio estas la CO?
2. Kie situas la CO?
3. Kiom granda ĝi estas?
4. Kio okazis en la jaro 1887?
5. En kiu loko parolas N kaj L?
6. Kiu jam vizitis la COn?
7. Ĉu la homo sur la strato planis eniri la COn? Kial? Kial ne?
8. Kion la homoj en la CO montras/donas al vizitantaj samideanoj?
9. Ĉu N eniris la COn?