| Bonvenon al nia mondo ***** Welkom in onze wereld! |
|

|
Ĉiun jaron okazas monda kongreso en alia lando. Partoprenas ĉirkaŭ 2000 personoj kaj, kompreneble, ĉiuj parolas nur Esperanton (krom iuj, kiuj kelkfoje krokodilas).Kion oni faras dum tiuj 8 tagoj ekde sabato ĝis la sekva sabato?
La unuan (aŭ duan) tagon okazas inaŭguro, en kiu ĉiuj partoprenas. Simile, la lastan tagon okazas ferma ceremonio por ĉiuj.
Kiam oni alvenas al la kongresejo, oni ricevas karton kun nomo, kongresa numero kaj la lando-nomo de la partoprenanto.
Dum la t.n. "interkona vespero" oni aŭdas muzikon, vidas budojn kaj promenas por trovi kaj saluti amikojn el aliaj kongresoj.
Aliaj komunaj aranĝoj:
- Nacia Vespero, en kiu esperantistoj (kaj aliaj) el la lando de la kongreso prezentas muzikon, kantadon, dancadon, prelegetojn, ŝercojn kaj simile.
- Teatro kaj koncertoj.
- Merkrede la kongresejo estas fermita. Ĉi tiun tagon oni povas partopreni en ekskursoj kun ĉiĉeronoj por vidi iom de la lando. Oni povas ripozi aŭ promeni en la kongresa urbo.
- Internacia Vespero, dum la antaŭ-lasta tago, en kiu la kongresanoj el ĉiuj landoj muzikas, kantas, dancas kaj simile. Estas mirinde vidi, kiom da talentaj homoj ĉeestas dum kongreso.
![]()
La fina aplaŭdo post sukcesa teatraĵo dum UK.
Se oni scias kanti, oni povas partopreni en la internacia koruso, kiu ekzercas sin unu horon ĉiutage. La koruso donas apartan koncerton kaj kantas dum la internacia vespero kaj dum la ferma ceremonio en la lasta tago.DialogoĈiu kongresano ricevas kongresan libron kun programoj, priskribo de la aranĝoj kaj listo de la nomoj, adresoj, naciecoj kaj kongresaj numeroj de ĉiuj partoprenantoj. Se oni deziras kontakti alian kongresanon, oni skribas mesaĝon kaj metas la kongresan numeron sur la rendevuan tabulon.
Budo dum la interkona vespero, UK Florenco 2006.
(Kvar kongresanoj sidas en la kafejo kaj trinkas kafon kaj teon. Ili jam legis en la kongresa libro)
K 1. Ĉu ni iru kune al la kongresa temo? K 2. Ne, mi deziras iri al la korea programo: ŭonbolismo. K 3. Tio estas interesa. K 2. Ĉu ankaŭ vi iros tien? K 3. Ne, mi vizitis ĝin dum mia pasinta kongreso. Nun mi volas vidi AIS, t. e. la Akademio Internacia de Sciencoj de San Marino. Mi tre ŝatas viziti novajn programojn, kiam mi ĉeestas kongreson. K 2. La AIS tute ne estas nova. K 3. Por mi ĝi estas. Mi ĉiam havas la saman problemon dum UK. Mi volas partopreni en 3 aŭ 4 diversaj programoj samtempe. K 4. Kio estas la kongresa temo? Mi tute forgesis. K 1. Lingvo kaj komunikado. Estas tre grava afero. K 4. Mi samopinias, sed Esperanto mem temas pri lingvo kaj komunikado. K 2. Ĉu vi akompanos min al la koreanoj? K 4. Ne, mi iros al japana go-ludo. Mi promesis skribi etan artikolon pri ĝi en nia loka gazeto. K 1. Kio estas go-ludo? Mi multfoje aŭdis la vorton. K 4. Go-ludo similas iomete al ŝako. Ĝi originas el Ĉinio, sed nuntempe ĝi estas plej populara en Japanio. Oni ankaŭ nomas ĝin ĉina ŝako. Oni ludas ĝin ankaŭ en aliaj landoj, ekzemple en Eŭropo. Ĉu vi volas veni kun mi por vidi ĝin? K 3. Ne, ĉi-foje mi certe volas viziti AIS. (La kvar kongresanoj finas siajn kafojn kaj teojn kaj iras en kvar diversajn direktojn).
![]()
![]()
1. Kongresano antaŭ la rendevua tabulo. "Ĉu eble estas mesaĝo por mi?", ŝi pensas.
2. Japanaj kantistoj ekzercas sin por la Internacia Vespero.Vortklarigoj
enirejo pordo laŭ kiu oni eniras (ekz. domon). krokodili paroli sian propran nacian lingvon en Esperanto-rondo. inaŭguro malferma ceremonio. karto malgranda peco de papero aŭ plastiko. t.n. tiel nomata. budo tablo(j), sur kiu(j) kuŝas broŝuroj, gazetoj, libroj, ktp. prelego kiam unu persono parolas al grupo de aŭskultantoj. ŝerco tio, kio estas dirita aŭ farita por ridigi. ĉiĉerono gvidisto por fremduloj. aplaŭdo kunfrapi la manojn por montri sian kontenton. koruso grupo de homoj, kiuj kantas kune. trejni praktiki; ekzerci. aparta speciala. ŭonbolismo korea religio. ĉeesti esti prezentanta. samopinii havi la saman opinion. ŝako ludo, kiu konsistas el 32 figuretoj, ofte nigraj kaj blankaj, kiujn du ludantoj movas sur tabulo kun 64 egalaj kvadratoj. go-ludo
(aŭ goo-ludo)Ĉina ŝako. Oni metas "ŝtonojn" sur tabulo por gajni teritorion. Granda avantaĝo de tiu ludo estas, ke komencantoj kaj spertuloj povas ludi kune je pli-malpli egala nivelo. aliĝinto persono, kiu pagis por partopreni en kongreso aŭ renkontiĝo. Demandoj
1. Ĉu UK ĝenerale okazas en la samaj lando kaj urbo? 2. Kiom da homoj vizitas la kongreson? 3. Ĉu oni povas vidi la naciecon de la aliaj kongresanoj? 4. Ĉu tio, laŭ vi, estas bona aŭ malbona? 5. Kio estas la Nacia Vespero? 6. Kio estas la Internacia Vespero? 7. Kio estas la Internacia Koruso? 8. Vidu la programon. Elektu vian "tagon". 9. Ĉu la kvar kongresanoj deziris iri kune al iu programo? 10. Ĉu ili sukcesis? 11. Vidu la liston de pasintaj UK-oj. Ĉu io surprizas vin?
![]()
![]()
Universalaj Kongresoj
Jaro Kongresloko Aliĝintoj 1905 Boulogne-sur-mer, Francio 688 1906 Genéve, Svislando 1200 1907 Cambridge, Britio 1317 1908 Dresden, Germanio 1500 1909 Barcelona, Hispanio 1500 1910 Washington, Usono 357 1911 Antwerpen, Belgio 1800 1912 Kraków, Pollando 1000 1913 Bern, Svislando 1203 1914 Paris, Francio 3739 1915 San Francisco, Usono 163 (Ne okazis pro la eksplodo de la 1-a mondmilito) 1920 Den Haag, Nederlando 408 1921 Praha, Ĉeĥoslovakio 2561 1922 Helsinki, Finnlando 850 1923 Nürnberg, Germanio 4963 1924 Wien, Aŭstrio 3054 1925 Genéve, Svislando 953 1926 Edinburg, Britio 960 1927 Danzig 905 1928 Antwerpen, Belgio 1494 1929 Budapest, Hungario 1200 1930 Oxford, Britio 1211 1931 Kraków, Pollando 900 1932 Paris, Francio 1650 1933 Köln, Germanio 950 1934 Stockholm, Svedio 2042 1935 Roma, Italio 1442 1936 Wien, Aŭstrio 854 1937 Warszawa, Pollando 1120 1938 London, Britio 1602 1939 Bern, Svislando 1939 (Ne okazis pro la eksplodo de la 2a mondmilito) 1947 Bern, Svisio 1370 1948 Malmö, Svedio 1761 1949 Bournemouth, Britio 1534 1950 Paris, Francio 2325 1951 München, Germanio 2040 1952 Oslo, Norvegio 1952 1953 Zagreb, Jugoslavio 1760 1954 Haarlem, Nederlando 2353 1955 Bologna, Italio 1687 1956 København, Danio 2200 1957 Marseille, Francio 1468 1958 Mainz, Germanio 2021 1959 Warszawa, Pollando 3256 1960 Bruxelles/Brussel, Belgio 1930 1961 Harrogate, Britio 1646 1962 København, Danio 1550 1963 Sofia, Bulgario 3472 1964 Den Haag, Nederlando 2512 1965 Tókyó, Japanio 1710 1966 Budapest, Hungario 3975 1967 (Tel Aviv)/Rotterdam, Nederlando 1265 1968 Madrid, Hispanio 1769 1969 Helsinki, Finnlando 1857 1970 Wien, Aŭstrio 1987 1971 London, Britio 2071 1972 Portland, Usono 923 1973 Beograd, Jugoslavio 1638 1974 Hamburg, Germanio 1651 1975 København, Danio 1227 1976 Athina, Greklando 1266 1977 Reykjavik, Islando 1199 1978 Varna, Bulgario 4414 1979 Luzern, Svislando 1630 1980 Stockholm, Svedio 1807 1981 Brasília, Brazilo 1749 1982 Antwerpen, Belgio 1899 1983 Budapest, Hungario 4834 1984 Vancouver, Kanado 802 1985 Augsburg, Germanio 2311 1986 Beijing, Ĉinio 2482 1987 Warszawa, Pollando 5946 1988 Rotterdam, Nederlando 2321 1989 Brighton, Britio 2280 1990 Habana, Kubo 1617 1991 Bergen, Norvegio 2400 1992 Wien, Aŭstrio 3033 1993 Valencia, Hispanio 1863 1994 Seoul, Koreio 1776 1995 Tampere, Finnlando 2443 1996 Praha, Ĉeĥio 2972 1997 Adelaide, Aŭstralio 1224 1998 Montpellier, Francio 3133 1999 Berlin, Germanio 2712 2000 Tel Aviv, Israelo 1212 2001 Zagreb, Kroatio 1691 2002 Fortaleza, Brazilo 1484 2003 Göteborg, Svedio 1792 2004 Beijing, Ĉinio 2031 2005 Vilnius, Litovio 2344 2006 Firenze, Italio 2209 2007 Yokohama, Japanio 1901 2008 Rotterdam, Nederlando 2009 Bialystok, Pollando
![]()
![]()
Go-ludo dum UK en Florenco, 2006. Juna francino ludas kun la japana majstro.
Ekzistas diversaj grandecoj de tabuloj por go-ludo.