|
Bonvenon al nia mondo - Bienvenido a nuestro mundo
Sveiki atvyke i musu pasauli! |
|
21. Esperanto en la Universitato
|
En 2006 Esperanto estis instruata en almenaŭ 69 universitatoj en la landoj:
| | | | | |
| |
| Ĉinio 18 | Svedio | 2 | |
| Japanio 6 | Aŭstrio | 1 |
| Germanio 5 | Belgio | 1 |
| Ruslando 5 | Bulgario | 1 |
| Brazilo 4 | Ĉeĥio | 1 |
| Usono 4 | Israelo | 1 |
| Korea Respubliko 3 | Italio | 1 |
| Pollando 3 | Kubo | 1 |
| Hispanio 2 | Meksiko | 1 |
| Hungario 2 | Nederlando | 1 |
| Kostariko 2 | Uzbekio | 1 |
| Litovio 2 | Venezuelo | 1 |
(La statistiko estas kompilita de Germain Pirlot)
Anonco (aŭtentika):
Mi estas 21-jara instruistino de Esperanto ĉe la universitato, kie mi studas (Universitato de Campinas, Brazilo). Ni jam havis pli ol cent gelernantojn, kaj nia afero tie ĉi havas bonan grundon... Nun mi ekgvidos novan bazan kurson kaj mez-gradan kurson de Esperanto, kaj volas starigi kulturajn interŝanĝojn inter miaj gelernantoj kaj aliaj universitatanoj lernantaj Esperanton tra la mondo.
Milin Milanez - Molinamila@gmail.com
(Ondo de Esperanto)