|
Bonvenon al nia mondo Velkommen til vår verden -
Kalosirthate ston kosmo mas! |
|
(Novulo (N) vizitas spertulon (S). N iras en la labor-ĉambron de S kaj vidas lian komputilon)
|
| N | Kion vi faras? |
| S | Mi legas. |
| N | Kion? |
| S | En la Vikipedio, ĉu vi ne konas ĝin? |
| N | Ne, kio estas tio? |
| S | Estas reta enciklopedio. Fakte estas la plej granda enciklopedio en la mondo, en multaj lingvoj. Sed ĝi estas tre speciala. |
| N | Kiel? |
| S | La legantoj mem skribas la artikolojn. |
| N | Ĉu vere! Ĉu ĉiuj povas skribi en ĝi? |
| S | Jes, kaj se vi legas iun artikolon kaj trovas eraron, vi rajtas korekti ĝin aŭ vi povas aldoni ion al la artikolo. |
| N | Ŝajnas interese. Sed ĉu oni povas fidi je la informoj? |
| S | Ĝenerale jes. La artikoloj estas pli fidindaj, ol oni povus kredi. Ekzemple ĉi tiu artikolo estas mirinda kaj leginda. |
| N | Kial vi legas pri tio? |
| S | Estas hazardo. Mi uzas la servon "Hazarda paĝo". |
| N | Hazarda! |
| S | Jes, vi nur klaku la butonon aŭ ikonon "Hazarda paĝo", kaj la Vikipedio trovas tute hazardan paĝon. |
| N | Ĉu ni provu? |
| S | Certe. |
(Ili klakas la butonon kaj voĉ-legas diversajn titolojn)
|
S
| Se vi klakas sur "historio", vi povas vidi la "historion" de la aktuala artikolo, la nomojn de la kontribuintoj kaj kiam ili skribis aŭ korektis ĝin. |
N
| Jes mi vidas. Ĉi tiu artikolo estis skribita de 3 personoj kaj korektita de multaj pli. Tial la informoj estas relative fidindaj. |
S
| Vi pravas. Granda avantaĝo de la Vikipedio estas, ke ĝi estas aktuala. Se okazas io, ekzemple natura katastrofo, elekto de prezidanto, invento aŭ alia novaĵo, post kelkaj tagoj aŭ semajnoj, eĉ post kelkaj horoj, oni povas legi pri ĝi en la Vikipedio. En tradiciaj enciklopedioj oni devas atendi plurajn jarojn por nova eldono. Cetere, estas tute senpage uzi la Vikipedion. |
| N | Ŝajnas ke la Esperanta parto de la Vikipedio estas vere granda. |
| S | Jes, antaŭ kelkaj jaroj ĝi estis la 11a plej granda en la mondo. |
| N | Ĉu tio signifas, ke nur 10 aliaj lingvoj havas pli da artikoloj ol Esperanto? |
| S | Havis. Antaŭ kelkaj jaroj. |
| N | Nekredebe! Kial? |
| S | Eble ĉar multaj esperantistoj estas idealistoj. |
Vortklarigoj
|
| novulo | ne-sperta persono. |
| spertulo | persono kun multe da praktiko. |
| reta | sur la interreto; www. |
| enciklopedio | leksikono; libro kiel vortaro, kun vortoj en alfabeta ordo, sed kun pli grandaj klarigoj ĉe la vorto. |
| artikolo | teksto. |
| eraro | io ne korekta aŭ ĝusta. |
| aldoni | fari pli. |
| ŝajnas | aspektas. |
| fidi | kredi ke io estas ĝusta. |
| leginda | io, kio valoras esti legata. |
| mirinda | tre bona.
| hazarda | sen plano.
| klaki | premi butonon per la fingro. |
| butono | la klavaro de komputilo konsistas el butonoj,
unu butono por ĉiu litero, a,b,c,d,e,f,g ktp. . . |
| voĉlegi | legi kaj samtempe paroli/diri la vortojn por ke alia persono povu aŭdi ilin. |
| kontribuinto | persono, kiu kunlaboris. |
| relative | sufiĉe; pli-malpli. |
| avantaĝo | io bona. |
| aktuala | nuntempa. |
| cetere | pli. |
| senpage | kiam oni ne bezonas doni monon por io. |
| |
Demandoj
|
| 1. | Kio estas la Vikipedio? |
| 2. | Ĉu la informoj en ĝi estas fidindaj? |
| 3. | Kio estas la servo "Hazarda paĝo"? |
| 4. | Kio estas la servo "historio"? |
| 5. | Kio estas grandaj avantaĝoj de la Vikipedio? |
| 6. | Ĉu troviĝas multaj artikoloj en Esperanto? |
| 7. | Ĉu vi opinias, ke la Vikipedio estas bona ideo? |